Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Klaĉado pri la mensogo de "troa produktadkapablo" malhelpos tutmondan revigliĝon kaj verdan tranformadon
2024-05-20

La 16-an de majo He Yadong, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke la tiel nomata "troa produktadkapablo", akuzo farita de iuj okcidentaj landoj al Ĉinio, devenas de iliaj zorgoj pri sia propra konkurencivo kaj partopreno en merkato, kaj nuna klaĉado pri tiu ĉi mensogo malhelpos tutmondan ekonomian revigliĝon kaj verdan transformadon.


Li diris, ke iuj landoj starigas limigojn al eksportado de ĉinaj varoj kaj koncernaj investojn, uzante la "troan produktadkapablon" kiel protekston. Tio estas interveno kaj detruo de la tutmonda merkato, kaj neeviteble damaĝos produktajn ĉenojn pri novaj energifontoj.


Li diris, ke okcidentaj landoj krias pri klimatŝanĝiĝo kaj postulas, ke Ĉinio prenu pli da respondeco, dume ili disvastigas protektismon kadre de verda industrio kaj malhelpas la liberan fluon de ĉinaj verdaj produktoj.


"Koncernaj landoj devas tuj ĉesi sian ĝenadon al la nov-energia industrio de Ĉinio sub la proteksto de 'troa produktadkapablo'," li diris, rimarkante, ke Ĉinio alprenos solidajn rimedojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn, kaj samtempe daŭre antaŭenigas pordmalfermon kaj internacian kunlaboron.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping interparolis kun Vladimir Putin - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio