Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping interparolis kun Vladimir Putin
2024-05-16


La 16-an de majo en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu estas en ŝtata vizito al Ĉinio.


Xi Jinping bonvenigis la eminentan prezidenton kaj sian malnovan amikon fari ŝtatan viziton al Ĉinio. Post kiam Putin enoficiĝis kiel prezidento de Rusio por la kvina oficperiodo, Xi Jinping esprimis sinceran gratulon al li kaj al la rusa popolo.


Xi Jinping diris, ke festi la 75-an datrevenon de la starigo de ĉin-rusaj diplomatiaj rilatoj estas ŝlosila temo de la duflankaj rilatoj ĉi-jare. Dum tri kvaronoj da jarcento, ĉin-rusaj rilatoj pli kaj pli fortiĝis malgraŭ la ŝanĝiĝoj de la internacia situacio. La rilatoj fariĝis bonega ekzemplo de kunlaboro inter grandaj landoj kaj najbaraj landoj.


Xi Jinping diris, ke stabila disvolviĝo de ĉin-rusaj rilatoj ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo. De nun, Ĉinio pretas labori kun Rusio por ke la du landoj restu bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kiuj fidas unu la alian; plifirmigu la longdaŭran amikecon inter la du popoloj, kune serĉu respektivan nacian disvolviĝon kaj revigligon, kaj subtenu justecon kaj egalecon en la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio