Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio helpas viktimojn de klimatkatastrofo en Brazilo
2024-05-16

Fine de aprilo, novaĵoj pri inundo en brazila plej suda subŝtato Rio Grande do Sul (kutime esperantigita kiel Sud-Riogrando) ekaperis en brazilaj amaskomunikiloj. Komence ĉiuj pensis, ke tio kaŭzus grandan damaĝon, sed ne pli granda ol tiu de aliaj inundoj en la pasinteco. Komence de majo, tamen, evidentiĝis, ke tiu estas la plej granda klimatkatastrofo en la historio de tiu brazila subŝtato.



Vespere de la 6-a de majo, mi iris hejmen post la laboro sen imagi, ke post malpli ol du horoj mi havus urĝan retkunvenon, kiel reprezentanto de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Pekino, kun reprezentantoj de Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Ŝanhajo kaj tiu de suda Ĉinio. Ni decidis kune agadi por faciligi donacojn al la konto SOS Rio Grande do Sul, la oficiala kanalo indikita de la registaro por finance helpi la viktimojn de tiu katastrofo.


Tio estas la unua fojo, ke la tri konsilioj kunlaboras en komuna projekto. Por la konsilio de Pekino, tiu projekto estas aparte grava, ĉar ĝi estas la unua: nia konsilio estas ĵus fondita, kaj nia origina plano estis unue okazigi oficialan ceremonion pri konsilia fondiĝo antaŭ ol lanĉi nian unuan projekton, sed la urĝo devigis nin eklabori pli frue. Brazila ambasadejo en Pekino kaj la konsulejoj en Ŝanhajo kaj Kantono rediskonigis nian kampanjon, kies diskonigo estis farita per la oficiala konto de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Ŝanhajo.


En diskutejoj de brazilanoj en Wechat, ni ricevis subtenon de multaj homoj, inkluzive de kelkaj kies familianoj estis trafitaj de la tragedio, kaj kiuj diris kortuŝajn rakontojn al ni. Cetere mi konas paron vivantan en Qingdao, Shandong-provinco, kiu estas el Sud-Riogrando. La viro estas en Ĉinio helpante nin en tiu kampanjo, dum lia edzino iris al Brazilo por familia vizito kaj fariĝis volontulo por sukuri viktimojn kaj sendi ilin al ŝirmejo. La domo de ŝia fratino estas sub la akvo. Ŝia agado motivigas nin en Ĉinio, kaj nia agado ĉi tie motivigas ŝin kaj aliajn volontulojn en Brazilo.


Aliflanke, ni ankaŭ ricevas plurajn kritikojn, ĉefe de homoj ligital al brazila ekstrema dekstro, kiuj klopodas kapti la ŝancon por diskonigi la ideon, ke registaroj estas malkompetentaj por trakti krizojn, kaj la privata sektoro -- kiu estas en konstanta krizo petante helpon de registaro -- estas kompetenta kaj efika, sekve, laŭ ili, homoj devas donaci monon al privataj firmaoj.


Inspiritaj de nia agado, kiu estas oficiala kaj bezonas observi jurajn kaj statutajn limigojn, kelkaj homoj decidis diskonigi informojn pr kiel helpi neregistarajn organizaĵojn kiuj estas helpantaj la popolon en Sud-Riogrando, kaj laŭ mi tiu engaĝiĝo en aliaj kampanjoj estas pozitiva, ĉar multaj el tiuj organizaĵoj meritas subtenon, kiu ne povas esti perata de la konsilioj.


Aparte valora estas la helpo kiun ni ricevis de la brazila restoracia ĉeno Latina, kiu troviĝas en tuta Ĉinio kaj kies specialaĵo estas ĝuste la rostita bovaĵo tipa de Sud-Riogrando. Latina ne nur malavare donacis monon al la konto SOS Rio Grande do Sul, sed ankaŭ instigis siajn partnerojn donaci.



Dum ni estis agantaj en Ĉinio por helpi Sud-Riograndon, ĉinoj en Brazilo estis farantaj similan laboron: la 14-an de majo, ĉina ambasadejo en Braziljo transdonis al brazila registaro la donacojn de la ĉina komunumo. Kvankam malmultaj ĉinoj vivas en la brazila ĉefurbo, tamen ili sukcesis en nur kelkaj tagoj kolekti grandan kvanton da akvo, manĝaĵoj kaj aliaj materialoj urĝe bezonataj de homoj trafitaj de la katastrofo. La ambasado ankaŭ diskonigis, ke mondonacoj de ĉinaj entreprenoj kaj la ĉina komunumo en Brazilo jam superas 5 milionojn da realoj.


En Ĉinio, agado por helpi Sud-Riograndon daŭras: brazilanoj en kelkaj ĉinaj urboj okazigis festojn kaj donacis parton de la enspezo al Sud-Riogrando. Mia amiko en Qingdao, kies edzino volontulas en Brazilo, kolektis subskribitajn futbalĉemizojn donacitajn de brazilaj futbalistoj en Ĉinio por ilin lotumi kaj sekve donaci la monon al Sud-Riogrando. Lastatempe pluraj homoj kaj firmaoj kontaktis nin por informiĝi pri mondonaco al Sud-Riogrando.


Grava leciono lernita de tiu ĉi agado estas, ke kiam ni komencas ion, tio motivigas homojn engaĝiĝi. En la jaro, kiam ni festas 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio, la klopodo de ĉinoj helpi Brazilon en tiu ĉi malfacila momento montras la sinceran amikecon de la ĉina popolo kaj malfermas perspektivon por ke ambaŭ popoloj plifortigu eĉ pli la dulandan amikecon dum la sekvaj 50 jaroj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Rusa prezidento atingis Pekinon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio