Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Miljara civilizacio eniĝas en ordinaran vivon de homoj
2024-05-16

Kiel unu el la gravaj fontoj de ĉina civilizacio, Shaanxi estas unika kun riĉaj kulturaj heredaĵoj. Kiel la gardantoj de tiuj kulturaj restaĵoj, muzeoj portas la pezon de kulturo kaj ludas grandan rolon en antaŭenigo de edukado kaj disvastigo de la ĉina kulturo. La 18-a de majo estas la Internacia Tago de Muzeoj. Tiutage okazos evento en la Pavilono Qin kaj Han de la Historia Muzeo de Shaanxi, sub la temo "Muzeoj dediĉitaj al edukado kaj esplorado".





Ĝis nun, la nombro de registritaj muzeoj (kaj memorhaloj) en Shaanxi atingis 354, okupante la 7-an lokon en la lando. La nombro da moveblaj kulturaj restaĵoj en la provinco estas 7 748 750, okupante la 2-an lokon aŭ 12.09% de la lando. Kiel provinco riĉa je kulturaĵoj, Shaanxi havas unikajn avantaĝojn por muzeoj pro riĉaj antikvaj restaĵoj kaj arkeologiaj eltrovaĵoj.


Kun la rolo de "universala lernejo"


Shaanxi-a Antikvaĵa Buroo kaj koncernaj departementoj establis la Shaanxi-an Muzean Edukan Aliancon por integri muzean edukadon en la nacian edukan sistemon. Por plibonigi junularan edukadon en muzeoj kaj normigi studvojaĝojn por bazlernejoj kaj mezlernejoj, 65 muzeoj starigis kunlaborojn kun pli ol 610 lernejoj por alporti historion kaj kulturon en kampuson.


Laŭ statistikoj, la muzeoj de la provinco ricevas averaĝe pli ol 45 milionojn da vizitoj ĉiujare, kio plene prezentas la entuziasmon kaj postulon de la publiko pri muzea edukado.


Rakonti ĉinajn rakontojn


Shaanxi integras kulturan konservadon kaj kulturan turismon, alprenante la fruktojn de protektado de kulturaj heredaĵoj por plibonigi la nivelon de muzeoj kaj plidiversigi turismajn vidindaĵojn. La Shaanxi-a Arkeologia Muzeo, posedante grandajn ruinojn, prezentas la tutan procezon de arkeologio. La finkonstruado de la Muzeo de Bronza Ĉaro kaj Ĉevalo ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj aliaj specialaj projektoj kiel la Nacia Kultura Parko kaj la Nacia Arkeologia Ruina Parko, pruvas la elstarajn atingojn de Shaanxi en protektado kaj utiligo de kulturaj restaĵoj. La Shaanxi-a Historia Muzeo, Xi'an-a Muzeo kaj aliaj kulturaj kaj muzeaj institucioj same altiris grandan nombron da turistoj, kaj la nombro de vizitantoj al la muzeoj dum la feriado de la Printempa Festo atingis novajn rekordojn.


Verkita de Liu Mingqian

Redaktoro: Xie Ruifeng











La vero pri "troa produktadkapablo" de Ĉinio - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio