Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Ĉinio estas la unua lando vizitota de rusa prezidento en sia nova oficperiodo? Putin respondas pri tio
2024-05-15

Rusa prezidento Vladimir Putin vizitos Ĉinion en la 16-a kaj la 17-a de majo, Ĉinio ja estas la unua lando, kiun Putin vizitos en sia nova oficperiodo. Lastatempe Putin ricevis intervjuon de ĉinaj raportistoj kaj klarigis sian viziton al Ĉinio.


Ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Putin diris: "La popoloj de la du landoj havas longan historion kaj profundan amikecon. Dum la dua mondmilito, sovetiaj kaj ĉinaj soldatoj kune batalis kontraŭ la japana militarismo. Ni memoras kaj alte taksas la kontribuon de la ĉina popolo por la komuna venko. Ĝuste estas Ĉinio, kiu katenis la fortojn de la japanaj militistoj, permesante al Sovetunio koncentri sian forton kontraŭ eŭropa naziismo. Hodiaŭ la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio atingis la historie plej altan nivelon, eĉ alfronte al severaj internaciaj malfaciloj, la rilatoj inter la du landoj daŭre plifortiĝas."


Ekonomia kunlaboro


En la lastaj 5 jaroj, la komercado inter Ĉinio kaj Rusio duobliĝis. La komerca monsumo inter la du landoj estis 111 miliardoj da usonaj dolaroj en 2019 kaj atingis 227.8 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare, kaj pli ol 90% de negocoj inter kompanioj de la du landoj estis faritaj en lokaj valutoj. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Rusio jam de 13 sinsekvaj jaroj, kaj Rusio okupis la kvaran lokon en la listo de komercaj partneroj de Ĉinio en 2023.


Putin emfazis: "Hodiaŭ ni rimarkis, ke komplementaj avantaĝoj aldonas fortan impulson al la ampleksa kaj rapida disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj. Dirite en pli larĝa senco, ni antaŭenigas la prosperon de Rusio kaj Ĉinio per plivastigo de egala kaj reciprok-profita kunlaboro en la ekonomia kaj kultura kampoj. Ni antaŭenigas la starigon de justa multpolusa monda ordo per plifortigo de diplomatia kunordigo. Ĉio tio alkondukas la brilan estontecon de nia ampleksa strategia partnereco."


Kultura interŝanĝo


Putin diris: "Rusio kaj Ĉinio estas intime ligitaj generacioj post generacioj, ni ne nur havas longan komunan landlimon, sed ankaŭ daŭrigas oftajn kulturajn interŝanĝojn. Ankaŭ la nuna rusa socio tre interesiĝas pri ĉinaj kulturo kaj arto. Estas 90 mil lernantoj en universitatoj, mezlernejoj kaj bazlernejoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon. Prezentadoj kaj ekspozicioj de grupoj kun ĉinaj artistoj akiris grandajn sukcesojn. Daŭre kreskas la nombro de turistoj, kaj pli ol 730 mil rusaj civitanoj vizitis Ĉinion pasintjare."


Sub BRICS-mekanismo


Rusio funkcias kiel la rotacia prezidanto de BRICS ĉi-jare. Putin diris: "Unu el la ĉefaj celoj de Rusio kiel rotacia BRICS-prezidanto estas helpi novajn membrojnintegriĝi en nunan kunlaboran mekanismon. La aliaj celoj estas daŭrigi kunordigan laboron, plifortigi la aŭtoritatecon de BRICS-landoj en tutmondaj aferoj kaj plifortigi sian kapablon antaŭenigi pli demokratian, stabilan kaj justan internacian sistemon. Kunlaboro de BRICS-landoj portas la spiriton de reciproka respekto, intertraktado surbaze de egaleco, malfermeco kaj interkonsiliĝemo."


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La vero pri "troa produktadkapablo" de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio