Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermita nova kargoaviadila itinero inter centra Ĉinio kaj suda Usono
2024-05-14

La 13-an de majo nova kargoaviadila itinero estis malfermita inter la urbo Zhengzhou en centra Ĉinio kaj la urboj Atlanto kaj Dalaso en suda Usono.


La nova itinero servas ĉefe por translanda retkomerca vartransporto, ĝi funkcios tri fojojn semajne, kun lundaj flugoj al Atlanto kaj ĵaŭdaj kaj sabataj flugoj al Dalaso.


Ekde 2024, Zhengzhou-a Flughaveno fokusiĝas sur plivastigo de sia tutmonda peraviadila loĝistika reto, malfermante plurajn novajn itinerojn kaj pliigante la oftecon de flugoj. Ĝis la 10-a de majo, la flughaveno traktis 228 000 tunojn da varoj ĉi-jare, kun kresko je 18.6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio