Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bela Vivo: Muzika vojaĝo de TIM!
2024-05-13


En 2020, TIM lanĉis sian unuan albumeton, Vaganto, en bita versio, per Vinilkosmo. La albumo tre plaĉis al esperantistoj kaj igis la aŭskultantojn avidaj pri pliaj kantoj de TIM, kiu estas ne nur tre talenta pri kantado kaj ludado, sed ankaŭ bone komponas kaj alportas al sia muziko la unikan spicon de siaj vivospertoj kiel esperantisto el Kolombio kiu poste migris al Eŭropo kaj fine elektis Berlinon por esti sia nova hejmo.


Nun, post kvar jaroj, TIM fine plenumis la postulon de siaj ŝatatoj pri novaj kantoj per la eldono de Bela Vivo, lia dua bitalbumeto, ses-traka, samkiel la unua.


La evoluo de la muziko de TIM estas granda surprizo por homo alkutimiĝinta al lia pasinta bitalbumeto: Bela Vivo spegulas lian intensan vivosperton kaj muzikan eksperimentadon laŭlonge de tiuj kvar jaroj, kiu rezultis en muzikisto pli matura kaj kapabla nature transiri inter malsamaj muzikstiloj.


La unua kanto "Pluvo kaj Vivo" estas aparte neatendita pro sia forta influo de elektronika muziko kaj drumo. En tiu ĉi kanto, muziko fariĝis ludilo de TIM, dum la kantoteksto same ludas per malsamaj frazoj por priskribi tiun senton nepriskribeblan kreitan de perceptado de tempopaso, kiam pluvo falas inter vi kaj homo, kiun vi volus havi ĉe vi en tiu momento.


"Amorantoj", kun pop-roka melodio, esprimas konsiderojn pri arda amo al iu sen havi certecon, ĉu tiu homo havas vin en siaj planoj por la estonteco, kaj la angoro, kiun tiu sento kreas en homa koro. Cetere TIM sukcesis bele esprimi tiun angoron per sia gitaro.


"Bela Vivo" estas stile pli simila al la kantoj de la pasinta albumo de TIM, kaj entenas tekston plenan je pasio, kio ŝajnas speguli la multajn vojaĝojn kaj vivospertojn de li pasintjare.


"Sunsubiro" havas interesan kaj allogan melodion, kun forta pasio en la voĉo kaj teksto. Tiu ĉi kanto estas mia plej ŝatata en tiu ĉi bitalbumeto, ĉar ĝi bone esprimas la senton, kiun oni havas sin imaganta kun sia amato, ne gravas ĉu tiu amo estas aŭ ne reciproka.


"Fino de la Tempo" havas fortan elektronikan influon, kun konstanta bato kaj vigla ritmo, ĝia teksto temas pri tiu homo, kiu vivas en ies koro. Tiu ĉi kanto invitas al revado.


La lasta trako estas instrumenta versio de "Amorantoj", oportuna por ke homoj aprezu ĝian melodion.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/2-bela-vivo.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio