Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro Li Qiang gratulis Mishustin pro reelektiĝo kiel rusa ĉefministro
2024-05-13

La 12-an demajo ĉina ĉefministro Li Qiang sendis mesaĝon al Mikhail Mishustin por gratuli lin pro la reelektiĝo kiel rusa ĉefministro.


Li Qiang diris, ke sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, la ĉin-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko havas sanan kaj stabilan disvolviĝon. Politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese profundiĝis, interprofita kunlaboro estis progresigita, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj fariĝis pli proksimaj, alportante praktikajn profitojn al la du landoj kaj iliaj popoloj.


Li Qiang diris, ke li volas labori kun Mishustin por fari novajn kontribuojn por riĉigi la signifon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj plifortigi praktikan kunlaboron inter la du landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio