Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Santeni vian "vivradikon" -- Kiel fari en ordinara vivo?
2024-05-13

Krom aktivaj ekzercadoj, oni ne povas ne ofte fari ion aŭ movi sin, kaj senvole aŭ senintence akiri iugradan efikon similan al ekzercado.


En tia movado, oni ofte uzas siajn membrojn, streĉante kaj malstreĉante muskolojn de tiuj partoj. Ekz. preskaŭ ĉiuj personoj devas piediri.


Dum piedirado, iliaj plandoj neeviteble estas frotataj kaj premataj: tio sekve kunpremas la plandhistojn kiel muskolojn kaj tendenojn kun multaj akupunktoj.


En Ĉinio, estas iuj specoj de ŝuoj kun plandumoj aŭ alplandaĵoj kun iom malmolaj grajnoj sur ili, kiuj funkcias por stimuli la plandojn de la piedirantoj, nomite kiel "santenaj ŝuoj aŭ santenaj alplandaĵoj".


En parkoj troviĝas vojetoj pavimitaj per ovalaj ŝtonetoj, kiuj ankaŭ funkcias por stimuli la plandojn de la piedirantoj.


Krome, en ĉiutaga vivo, oni bezonas ofte sidiĝi kaj stariĝi, kuŝiĝi kaj ellitiĝi. En ĉiutaga laborado, oni ofte faras ion per sia taliforto, fleksiĝante ĝin antaŭen aŭ malantaŭen, turnante ĝin dekstren aŭ maldekstren. Tiamaniere, oni povas konkludi, ke "vivado estas movado".


Ĉiutaga movado povas iel santeni la korpon


Ekzercado povas efike santeni kaj fortigi la korpon. ĉiutaga movado per kruroj kaj talio povas santeni la renojn, ankaŭ la tutan korpon. Ekzercado, speciale tiu per kruroj kaj talio, povas santeni la renojn.


Filozofia penso pri ekzercado kaj sanigo


Dum milionjara evoluado, la homaro iom post iom adaptiĝis al rekt-stara irado kaj permana manipulado de iloj por ĉasi bestojn, depreni fruktojn aǔ plugi la teron.


Do ni alkutimiĝis al piedirado kaj permana manipulado, kaj tiamaniere formiĝis la san-garantiaj mekanismoj. Alivorte, ĝuste piedirado kaj man-agado subtenas niajn bazajn ekvilibrojn je sano kaj vigleco.


Dormado por santeni kaj tonikumi la renojn


Krom materiala kaj fizika santenado, ekzistas ankoraǔ emoci-animstata santenado.


Laǔ la teorioj de tradicia ĉina medicino, movado aǔ ekzercado apartenas al jang-o, kaj dume senmoveco aǔ dormado al jin-o. Jin-o kaj jang-o devas resti en harmonia ekvilibro por certigi sanon.


Se ni zorgas pri sanigo, ni devas ankaǔ aprezi bonan dormadon (aldone al ekzercado).


Teni bonan animstaton utilas por teni la tutan korpon sana.


Verkita de Wang Disheng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio