Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Santeni vian "vivradikon" -- Kiel fari? (II)
2024-05-13

Aliaj metodoj por santeni kaj tonikumi la renojn, la "vivradikon".


Tiuj metodoj estas la jenaj: korpmasaĝo, piedmasaĝo, fomentado (drogfomentado) kaj varma pied-trempado.


Korpomasaĝo


Masaĝo estas unu grava fako de tradicia ĉina medicino, kiu ĉefe formiĝis el la teorioj pri ĝin-kanaloj, zangfu-organoj kaj qi-sanga cirkulado kun man-ag-lertaĵoj aǔ man-ag-manieroj kreitaj laŭ la teorioj de ĉina medicino.


Por akiri bonan efikon, estas necese koni koncernajn man-ag-lertaĵojn aŭ man-ag-manierojn ktp.


Tio konsistas ĉefe el la du flankoj: la aplikata manparto kaj man-ag-lertaĵo (masaĝ-maniero).


La manpartoj aplikeblaj por masaĝi: la fingropinto, fingropulpo, fingrartiko, maldikfingra eminenco, dikfingra eminenco aŭ la tuta polmo.


Man-ag-lertaĵoj (masaĝ-manieroj): premado, knedado, frotado, skrapado aŭ frapetado ktp.


La masaĝataj zonetoj ĝenerale situas ĉe la lumbo, (mez-malsupra) abdomeno, kruroj (internaj flankoj) kun la piedoj ktp..


Konkrete tiuj zonetoj masaĝindaj lokaliziĝas fokuse ĉe ĉirkaŭo de la akupunktoj en tiuj partoj.


Memmasaĝantoj povas fari tion starante, sidante aŭ kuŝante.


La tempodaŭro de masaĝo ĝenerale estas 10-50 minutoj, kelkajn fojojn semajne.


La efikmekanismo por la masaĝo santeni kaj tonikumi la renojn estas simila al tiu de la akupunkturo: stimuli tiujn akupunktojn intime rilate la renojn.


La masaĝo havas aliajn efikojn: stimuli muskolojn kaj sangujon ĉirkaŭ la akupunktoj kaj efike akceli sangan  cirkuadon ktp.


La memmasaĝo havas komfortigan kaj plezurigan efikon, faciligante kaj mildigante la emocion kaj animstaton.


Fomentado


Fomentado (sen drogo) estas unu el la santenaj aŭ kuracaj metodoj tradiciaj en diversaj landoj.


Fomentado estas ankaŭ ofte aplikebla en kliniko de tradicia ĉina medicino por santeni la korpon kaj kuraci la malsanon.


Laŭ propono de fakuloj, la temperaturoj de fomentado estu inter 40°C kaj 60°C kaj daŭro de fomentado devas esti inter 15 kaj 25 minutoj.


Fakte, konkretaj kondiĉoj de fomentado dependas de sentoj kaj tolerecoj de malsamaj homoj.


Fomentado funkcias aŭ efikas tra fizika stimulado pervarma.


Tamen, por santeni la renojn, fomentado plejbone aplikiĝas sur la akupunktoj en la lumbon, abdomenon, krurojn kaj piedojn.


Oni devas priatenti la jenon: eviti altan temperaturon; eviti aplikon al vundita aŭ infektita haŭto.


Varmakva pied-trempado


Varmakva pied-trempado (sen drogoj) estas simpla kaj konvena metodo por santeni la korpon.


Laŭ la propono de fakuloj, la akva temperaturo plejbone estu inter 40°C kaj 50°C kaj daŭro de trempado estu inter 15 kaj 25 minutoj.


Kompreneble konkretaj kondiĉoj de varmakva trempado devus dependi de sentoj kaj tolerecoj de diferencaj personoj, ĉar sekureco kaj efikeco devas esti prioritato.


Multaj sanigaj amatoroj kaj pied-masaĝaj salonoj bone komprenas tiun konon kaj rutine observas ĝin.


Kompreneble oni devas ankaŭ priatenti la jenon: eviti altan temperaturon; eviti aplikon al vundita aŭ infektita piedo.


Piedmasaĝo


Piedmasaĝo apartenas al la masaĝologio de tradicia ĉina medicino kaj estas ĝia sekcio.


Piedmasaĝo formiĝis kaj disvolviĝis sekve de la masaĝo kaj akupunkturo de tradicia ĉina medicino.


En la longa historio de tradicia ĉina medicino, oni multfoje observis kaj resumis spertojn, formante la teoriojn kaj metodojn santeni la korpon aŭ kontraŭ malsanoj tra piedmasaĝo aŭ piedakupunkturo.


Masaĝa stimulado havas unu elstaran avantaĝon: komfortigi kaj plezurigi masaĝatajn personojn, faciligante kaj mildigante ilian animstaton.  


Do se oni persistas longe, ili ĝuos tian favoron.


Man-ag-manieroj aŭ man-ag-serioj de la piedmasaĝisto estas samaj al tiuj de la korpomasaĝisto: premado, knedado, frotado, skrapado aŭ frapetado ktp per fingropinto, fingropulpo, fingrartiko, maldikfingra eminenco, dikfingra eminenco aŭ la tuta polmo.


Verkita de Wang Disheng










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio