Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Santeni vian "vivradikon" -- Kiel fari? (I)
2024-05-13

Estas ekzerco por santenado kaj tonikumo de la renoj, la"vivradiko".


La klasika verkego de tradicia ĉina medicino Huangdi Klasikaĵo pri Interna Medicino plej frue menciis la koncepton, ke la renoj estas la "vivradiko" de homo.


Tradicia ĉina medicino havas maturajn teorisistemon kaj metodojn, kiuj provizas al ni ne nur preventadon kaj kuracadon de malsano, sed ankaŭ sanigajn ekzercojn.


Kompreneble tiuj ekzercoj baziĝas sur la teoriscioj pri ĝin-kanaloj, qi-sango kaj zangfu-organoj. 


Tia ekzercado ne estas ordinara movado ĉiutaga, kaj devas karakteriziĝi per plia forteco, pli granda movado kaj pli forta persistemo. En Ĉinio, cirkulas kaj furoras diversaj ekzercoj speciale por santeni zangfu-organojn, kiuj plejparte inkludas movadon por teni la renojn sanaj.


Klasifiko de ekzercometodoj  


En Ĉinio, la ekzercometodoj povas klasifikiĝi en du kategorioj: la partkorpa ekzercado kaj la tutkorpa ekzercado.


1. Partkorpa ekzerco


La partkorpa ekzerco signifas nur ekzerci iu(j)n parto(j)n de la korpo, kiel la suprajn membrojn, talion aŭ malsuprajn membrojn.


Tiu ekzercado estas relative ne laciga kaj ne peniga, sed pli trafa.


La partkorpa ekzercometodo:


Staradi aŭ iradi per piedpinto, supren-streĉi la piedfingrojn, supren-streĉi la kalkanojn, supren-streĉado de la piedfingroj kaj aldorsa-streĉado de la kalkanoj, per kalkanoj frapeti la plankon sep fojojn, katpaŝe iradi (paŝadi),konstrikti supren la anuson, ekzercadi la lumbon kaj abdomenon, per abdomeno spiradi.


2. Tutkorpa ekzercado


La tutkorpa ekzercado signifas movi preskaŭ la tutan korpon, kiel la suprajn membrojn, talion kaj malsuprajn membrojn.


Tiu ekzercado estas relative pli peniga, laciga, sed ĉiuflanka.


La tutkorpa ekzercometodo:


Tajĝiĉuano, "la ok movserioj", "la kvin animalaj ludoj" (imiti movadojn de kvin bestoj), uŝuo, femurkaŭrado, ventrokuŝiĝo kaj supren-puŝo, vizaĝ-supren-kuŝiĝi kaj bust-rektiĝi (abdomen-faldiĝi),"dekmil-paŝa irado" kaj kurado ktp.


La agmanieroj (movmanieroj) de diversaj ekzercoj estas variaj, tamen ili posedas komunajn influfaktorojn kaj efikmekanismojn por santeni kaj tonikumi la renojn.  


Komunaj influfaktoroj    


La gravaj partoj de korpo konsistas el la jenaj: abdomeno, lumbo, pugo (perineo), femuroj, kruroj kaj piedoj (kun la brakoj).


La gravaj histoj de tiuj partoj konsistas el la jenaj: la muskolo, tendeno, sangujo kaj ĝin-kanaloj ktp.


La muskolo konsistas el la lumbomuskolo, abdomenomuskolo, pugmuskolo (perinemuskolo), femurmuskolo, krurmuskolo kaj piedmuskolo, kiuj estas la materiala bazo por ekmovi kaj subteni diversan agadon kaj movadon de la korpo, kiuj lanĉas la efikojn por santeni kaj tonikumi la renojn kaj ekfunkciigas iliajn efikmekanismojn.


Baza efikmekanismo


Ekzercado povas rekte plifortigi funkciojn de homa koro, kio pozitive pliigas la kapablon de la koro por plimulte transporti sangon al ĉiuj organoj kaj histoj, kiuj nutras kaj subtenas homan movadon.


Ekzercado povas rekte plifortigi funkciojn de spir-sistemo, kio pozitive pliigas la kapablon de la pulmoj por plifacile enspiri kaj elspiri.


Ekzercado povas rekte plifortigi funkciojn de la digest-sistemo, plibonigante ĝian digestadon kaj sorbadon de manĝitaĵoj kaj nutraĵoj, kiuj provizas sufiĉan energion kaj subtenon al movado de organoj kaj histoj.


Ekzercado ankaŭ povas rekte aktivigi sangofluan cirkuladon, kio lanĉas seriajn variiĝojn en ĝiaj biokemiaj komponaĵoj, kiuj utilas bonecajn metabolojn de la glukozo kaj lipido, kaj plifortigas la imunecon, kio povas efiki kontraŭ multaj malsanoj.


Tia baza efikmekanismo de ekzercado jam fariĝis ortodoksaj scioj de moderna scienco kaj estas ĝenerale agnoskitaj de nuntempaj popoloj.


Laǔ tradicia ĉina medicino, ekzerci iun parton de la korpo povas fari ĝian muskolon jen streĉa kaj jen malstreĉa, kio ludas gravan rolon por lanĉi aŭ ekmovi efikmekanismojn por santeni kaj tonikumi la korpon.


En tiu proceso, forto generata dum ekzercado kunpremas, stimulas kaj vigligas muskolfibrojn kaj diversajn histojn en la muskoloj, kiel tendenojn, sangujojn, ĝin-kanalojn ktp.


Laŭ tradicio, ĝin-kanaloj ludas esencan rolon en tiu procezo.


Atentas, zorgas kaj aprezas la ekzercometodon santeni la homkorpon ne nur la tradicia ĉina medicino, sed ankaŭ la moderna medicino kaj medicinoj de aliaj nacioj.


Dum racia movado aŭ ekzercado, la sangujo de la ostomuskolo dilatiĝas por abundigi sangan verŝadon al la muskoloj. Post la movado aŭ ekzercado, la sangujo de la internaĵoj dilatiĝas por abundigi sangan verŝadon al la internaĵoj (renoj ktp).


Kiel oni scias, la sango entenas riĉajn bioviglecajn ingrediencojn, kiuj povas nutri kaj plivigligi koncernajn histojn kaj organojn kaj malredukti iliajn kapablojn rezisti al malsanoj kaj resaniĝi el ili.


Racia ekzercado ankaǔ bone influas la cerbon, farante ĝin generi endorfinon, kiu estas la endogena morfino, kromnomita "ĝojiga hormono" aŭ "juniga hormono".


La endorfino funkcias por mildigi doloron, kvietigi kaj ĝojigi animstaton.


Bona animstato utilas funkciojn de la internaĵoj (renoj ktp) de la korpo. 


Verkita de Wang Disheng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio