Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Santeni vian "vivradikon" -- Kio estas tio?
2024-05-13

Arbo havas sian radikon. Ĉu homa korpo havas sian "vivradikon"? Jes. La "vivradiko" estas gravega por la homa korpo.


La teorio pri la "vivradiko" de la tradicia ĉina medicino formiĝis antaǔ miloj da jaroj, kaj ĉiam gvidis klinikan praktikadon.


Plue, el la klasikaĵoj de tradicia ĉina medicino, kiel Huangdi Klasikaĵo pri Interna Medicino kaj aliaj, oni povas klare kaj sendube percepti ĝian ekziston kaj ĝian potencan funkcion. Tamen studado kaj esplorado pri ĝi laǔ teorioj kaj metodoj de modernaj sciencoteknikoj komenciĝis en la 1960-aj jaroj, gvidate de profesorino Tu Youyou en la Ĉinia Akademio de Ĉinaj Medicinaj Sciencoj. Tra la studado kaj esplorado dum duona jarcento, ĉinaj medicin-sciencistoj jam akiris multajn atingojn en la ĉina medicina kampo.


Do, kio estas la homkorpa "vivradiko"? La homkorpa "vivradiko" estas ĝuste la "renoj" en tradicia teorio.


En infludimensio je homkorpa sano, la renoj ampleksas ĉiujn aliajn zangfu-organojn (la hepaton, lienon, pulmojn, koron ktp). Alivorte, se unu (paro da renoj) prosperas, ĉio prosperas; se unu (reno) malprosperas, ĉio malprosperas.


Kio estas la renoj laǔ la vidpunkto de la tradicia ĉina medicino?


La renoj estas ne nur organoj por sekrecii urinon, sed ankaǔ parto de plur-organ-histaj kompleksoj, kiuj havas aliajn plimultajn funkciojn, ludante gravajn rolojn en homkorpa kreskado, saneco, vigleco, imuneco, prokrasto de maljuniĝo ktp.


Kiajn konkretajn funkciojn la renoj havas?  


La verko Santeni Vian Vivradikon detale kaj komplete eksplikas tiujn gravajn demandojn.


Kiam ni legas la vorton "reno", ni rigardas ĝin kiel "ideogramon" de plur-organ-histaj kompleksoj. En 2 000 jaroj da klinika praktikado de Ĉinio, oni trovis kaj pruvis sennombre pri la funkcioj, kaj resumis ilin.


Por profiti el la avantaĝo de la unikaj trajtoj de renoj, tradiciaj kuracistoj de generacio al generacio, studis kaj esploris kuracadon de malsanoj rilate al la renoj en kliniko, fondante la faman ren-skolon en la historio de Ĉinio, inventante plurajn preparitajn drogojn aǔ receptojn famajn por santeni kaj tonikumi la renojn, kiel Liuwei Dihuangwan-pilolo, Jingui Shenqiwan-pilolo ktp.


Samtempe, antikvaj kuracistoj ankaǔ posedis aliajn metodojn por santenado de la renoj, kiel akupunkturo, moksado, masaĝo, ekzercado ktp, kies efiko egalas al tiuj de drogo kaj nutraĵo.


Bedaŭrinde, akupunkturo kaj moksado estas profesie postulataj strikte kaj malfacilaj je plenumado, do ni provu pri la metodoj aǔ manieroj pli facile fareblaj.


Verkita de Wang Disheng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pakistan-ĉina kunlaboro pri lunesplorado kontribuos por scienca disvolvado en Pakistano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio