Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun Sulyok Tamás
2024-05-10

Antaŭtagmeze de la 9-a de majo laŭ la loka tempo en Hungario, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun hungara prezidento Sulyok Tamás.



Xi Jinping diris, ke Hungario estas unu el la unuaj landoj, kiuj agnoskis novan Ĉinion. Ekde starigo de la diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Hungaro ĉiam respektas unu la alian. La dulandaj rilatoj spertis la provon de ŝanĝoj de la internacia situacio kaj daŭre profunde kreskis ilia amikeco, al amika kaj kunlabora partnero kaj poste al ampleksa strategia partnereco. La ĉin-hungaraj rilatoj estas nun en la plej bona momento de ilia historio. La tradicia amikeco profunde enradikiĝis en la koroj de la dulandaj popoloj, kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn. Ĉi-jaro markas la 75-an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Li esprimis sian pretecon labori kun prezidento Sulyok Tamás por disvastigi la tradician amikecon, pli profundigi la politikan reciprokan fidon, pli fortigi reciprok-profitan kunlaboron, kaj konduki la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al pli alta nivelo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio