Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Viktor Orban renkontiĝis kun raportistoj
2024-05-10

Posttagmeze de la 9-a de majo, laŭ la loka tempo, en la oficejo de hungara ĉefministro, Budapeŝto, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hungara ĉefministro Viktor Orban kune renkontiĝis kun raportistoj.



Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. Dum la pasintaj 75 jaroj, ambaŭ flankoj ĉiam aliĝis al la principoj de reciproka respekto, egala traktado kaj reciproka profito, puŝante la dulandajn rilatojn en la ĝustan direkton kaj enirante la plej bonan periodon de sia historio. Xi Jinping emfazis, ke li kaj ĉefministro Orban konsentis, ke Ĉinio kaj Hungario ĉiam estas bonaj amikoj kun reciproka fido kaj asistado kaj bonaj partneroj kun kungajna kunlaboro.


Orban diris, ke li varme bonvenigas la ŝtatan viziton de prezidanto Xi Jinping al Hungario okaze de la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Hungario kaj Ĉinio. Hungario kaj Ĉinio ĝuas profundan amikecon kaj stabilajn rilatojn. Hungario aliĝas al la principo de unu Ĉinio. Ambaŭ flankoj respektas kaj subtenas unu la alian, kaj reciprokaj kunlaboroj profitigas la popolojn. Ĉinio estas grava kaj pozitiva forto en la plurpolusa mondo. Hungario esperas plue plifortigi la rilatojn inter Hungario kaj Ĉinio, kaj ke ambaŭ fariĝos firmaj partneroj en la procezo de realigo de modernigo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio