Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping interparolis kun hungara ĉefministro Viktor Orban
2024-05-10

Posttagmeze de la 9-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun hungara ĉefministro Viktor Orban. La du gvidantoj kune deklaris plialtigon la rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al ĉiuflanka ampleksa strategia partnereco por nova epoko.



Xi Jinping diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario situas en la plej bona periodo en la historio. Ĉi-jaro markas la 75-an datrevenon de starigo de diplomaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario kaj la rilatoj inter la du landoj bonvenigas novan gravan oportunon. Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio alte taksas Hungarion pro longtempaj kaj firmaj amikaj politikoj al Ĉinio kaj klara kaj firma subteno al Ĉinio. Ĉinio firme subtenas Hungarion en ĝia disvolva vojo konforma al la landa stato kaj volas kune kun Hungario solidigi politikan reciprokan konfidon kaj plifortigi interŝanĝojn inter la du registaroj. Ĉinio volas plifortigi strategian kunligon kun Hungario, bone ludi rolojn de interregistara kunlabora komitato pri "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj mekanismoj, enorde antaŭenigi kunlaboron en infrastrukturo, verda energio kaj aliaj kampoj, laŭdate plenumi konstruadon de fervojo inter Hungario kaj Serbio kaj aktive plivastigi kunlaboron en novaj kampoj, inkluzive de puraj energifontoj kaj artefarita intelekto.


Orban diris, ke Hungario ne forgesos la valorajn subtenojn donitajn de Ĉinio al Hungario dum malfacila tempo kaj plue kaj firme servos kiel fereca amiko de Ĉinio kaj subtenos Ĉinion en protektado de kernaj interesoj kaj justaj rajtoj. Hungario ĉiam firme observis, observas kaj observos la principon de unu Ĉinio. Disvolvado de Ĉinio estas ne risko, sed oportuno por Eŭropo. Hungario volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune protekti la mondan pacon kaj stabilecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio