Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Beogradon kaj komencis ŝtatan viziton al Serbio
2024-05-08


Vespere de la 7-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Beogradon per speciala aviadilo kaj komencis ŝtatan viziton al Serbio laŭ invito de prezidento Aleksandar Vučić de Serba Respubliko.


Kiam Xi Jinping atingis Beogradan Internacian Flughavenon Nikola Tesla per speciala aviadilo, serba prezidento Aleksandar Vučić kaj aliaj altranguloj varme bonvenigis lin kaj la grupon. Vučić okazigis bonvenigan ceremonion en la flughaveno.


Xi Jinping faris parolon en la flughaveno. Li diris, ke Ĉinio kaj Serbio havas profundan tradician amikecon, kaj la dulandaj rilatoj eltenis la provon de la sortoŝanĝoj de internacia situacio. De kiam la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon en 2016, la dulandaj rilatoj rapide disvolviĝis kaj akiris historiajn atingojn. Ĉinio volas daŭre kunlabori kun Serbio, antaŭeniri man-en-mane kaj krei pli fortan, pli grandskalan kaj pli altkvalitan kunlaboron.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio