Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Macron faris malgrandskalan interparolon en franca provinco Hautes-Pyrenees
2024-05-08

La 7-an de majo laŭ la loka tempo, laŭ invito de franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto Xi Jinping forlasis Parizon por viziti la provincon Hautes-Pyrenees en sudokcidenta Francio. La du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj faris interparolon pri iuj gravaj aferoj en malstreĉa kaj agrabla etoso.






Xi Jinping diris, ke la ĉina civilizacio estas longdaŭra civilizacio en la mondo, kiu daŭras pli ol 5 000 jarojn seninterrompe. Pro tio, la ĉina popolo havas fortan senton pri familio kaj lando, kaj precipe estimas kaj amas nacian unuecon. Kvankam Ĉinio kaj Francio apartenas al orientaj kaj okcidentaj civilizacioj kaj havas malsamajn valorojn kaj sociajn sistemojn, tamen ili ambaŭ alte taksas interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj. Ambaŭ flankoj povas kunekzisti en harmonio, konservante la diferencojn, kaj fari novajn kontribuojn por monda paco kaj disvolviĝo kaj homa progreso per dialogo kaj kunlaboro.


Macron diris, ke lia vizito al Ĉinio pasintjare lasis profundan kaj bonan impreson. Per profundaj interŝanĝoj kun prezidanto Xi, li plie komprenis la historion, kulturon, konceptojn kaj disvolvan procezon de Ĉinio, kaj havas pli profundan komprenon de la sinteno de Ĉinio pri gravaj aferoj. La nuna internacia situacio estas plena de necertecoj. Estas grave por Eŭropo konservi strategian sendependecon kaj unuecon. Ankaŭ estas grave por Eŭropo disvolvi bonajn rilatojn kun Ĉinio kaj plifortigi la duflankan kaj plurflankan kunlaboron.


Tiunokte, Xi Jinping forlasis Francion per speciala aviadilo al Beogrado kaj komencis ŝtatviziton al Serbio, invitite de serba prezidento Aleksandar Vučić.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio