Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun Emmanuel Macron kaj Ursula von der Leyen
2024-05-07

Antaŭtagmeze de la 6-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping, franca prezidento Emmanuel Macron kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen ĉeestis la triflankan kunvenon de Ĉinio, Francio kaj Eŭropa Unio (EU) en la Palaco Élysée en Parizo.



Xi Jinping diris, ke li tre ĝojas renkontiĝi kun prezidento Macron kaj prezidanto von der Leyen. Li substrekis, ke Francio estas la unua halto de lia transmara vizito ĉi-jare, kaj la triflanka kunveno havas signifon por ĉi tiu vizito tra la tuta Eŭropo. Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun EU el strategia kaj longtempa perspektivo. Por Ĉinio, Eŭropo estas grava dimensio de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj kaj grava partnero sur la vojo al ĉina modernigo. Oni esperas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj EU reciproke sin akcelos kaj rilataj landoj spertos komunan disvolviĝon.


Nun la tuta mondo alfrontas maltrankvilon kaj transformon. Ĉinio kaj EU, kiel du gravaj fortoj en la mondo, devas plu amike trakti unu la alian, persisti en dialogo kaj kunlaboro, profundigi komunikadon, plifortigi interkonfidon, efektivigi strategian kunordigon, labori por stabila kaj sana disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj fari novajn kontribuojn al la paco kaj disvolvado de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio