Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fakuloj antaŭvidas altkvalitan kunlaboron por la venonta jardeko inter Ĉinio kaj Hungario
2024-05-07


Lastatempe Marton Nagy, hungara ministro pri ekonomio, diskonigis sian opinion pri partnereco kun Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". "Ni daŭrigu nian kunlaboron, kaj pli grave, nian amikecon," li diris en konferenco pri altkvalita kunlaboro inter Ĉinio kaj Hungario sub la iniciato.


Hungario estas la unua eŭropa lando, kiu subskribis kunlaboran interkonsenton kun Ĉinio kadre de "La Zono kaj Vojo". La kunlaboro inter la du landoj kovras multajn kampojn, inkluzive de infrastrukturo, novaj energifontoj, komerco, loĝistiko kaj cifereca sfero. Ĝi plifortigis la disvolviĝon de Hungario kaj profitigis ambaŭ popolojn.


En la sama konferenco Erno Peto, prezidanto de Ĉin-hungara Ekonomia Ĉambro, diris, ke la rolo de Hungario en la ekonomiaj rilatoj inter Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Ĉinio estos pli grava ol antaŭe.


Kadre de la iniciato, Hungario povus funkcii kiel loĝistika kaj financa centro por ĉinaj entreprenoj kaj faciligi ilian aliron al la merkato de Eŭropa Unio, diris Peto.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio