Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon en franca flughaveno Orly
2024-05-06

La 5-an de majo, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping atingis francan flughavenon Orly, estis publikigita parolo farita de li.



Li deklaris la jenon: "Invitite de franca prezidento Emmanuel Macron, mi ĝojas komenci mian trian ŝtatviziton al la Franca Respubliko. En 2014 kaj 2019, mi vizitis Francion dum printempo, por festi kun la franca popolo la 50-an kaj 55-an datrevenojn de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Okaze de la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, mi refoje atingis belan Francion kaj sentas min tre intima al la lando. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, mi ŝatus uzi ĉi tiun okazon por transdoni miajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la franca registaro kaj la franca popolo."


Xi Jinping diris, ke kiel gravaj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, Ĉinio kaj Francio longe admiras kaj altiras unu la alian. Francaj klerismopensuloj komencis studi la ĉinan kulturon tre frue, kaj la ĉina popolo ankaŭ konas francajn kulturajn gigantojn kiel Voltero, Dideroto, Hugo kaj Balzac. Antaŭ sesdek jaroj Ĉinio kaj Francio trarompis la barojn de la malvarma milito kaj establis diplomatiajn rilatojn je ambasada nivelo. Dum la lastaj 60 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ĉiam estis ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun okcidentaj landoj, donante ekzemplon al la internacia komunumo de paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro inter landoj kun malsamaj sociaj sistemoj. 


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio