Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urbetoj fariĝis turismaj celoj de ĉinaj gejunuloj
2024-05-03

Ĉi-jare pli kaj pli multaj ĉinaj gejunuloj vojaĝas al malgrandaj urboj por pasigi siajn feriojn. Ili preferas urbetojn ol urbegoj, kiel turismajn celojn.


Kiaj urbetoj altiras vizitantojn?


Laŭ la datumoj resumitaj de turismaj retejoj, la granda postulkresko pri fervojaj kaj aviadaj biletoj cele al urbetoj (inkluzive de guberni-nivelaj urboj) pliiĝis je 200% kompare kun tiu de la pasinta semajno. Tiuj urbetoj, kiuj havas longan historion, tradiciajn konstruaĵojn kaj specialajn programojn, estas preferataj.


Anji de Zhejiang-provinco


Shangrila de Yunnan-provinco


Dunhuang de Gansu-provinco


Kial urbetoj estas ŝatataj?


Unue, la post-pandemia vivo igas homojn pli deziri proksimiĝi al la naturo; due, plibonigo de la infrastrukturoj de tiuj urbetoj faciligas turismadon, kaj la ĉarmo de tiuj urbetoj iom post iom disvastiĝas.


Ĉu urbetoj estos plu altiraj?


Pli kaj pli multaj markoj de produktoj kaj servoj tuŝas la merkaton de turismado en urbetoj. Tiuj lokoj kaptas tiun oportunon. Manĝado, tranoktado, trafiko kaj distro... pli bonaj aranĝaĵoj kaj servoj faros urbetojn pli kaj pli altiraj por gejunuloj.


Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio