Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Feliĉan Internacian Tagon de Laboristoj!
2024-05-01

La 1-an de majo, la mondo celebras la Internacian Tagon de Laboristoj. Por celebri tiun ĉi daton, la redaktejo de El Popolo Ĉinio elektis kelkajn fotojn de homoj farantaj sian laboron. Ĉiu laboro havas sian gravecon, kaj ĉiu laboristo meritas respekton. Feliĉan Internacian Tagon de Laboristoj!


Brazila viandokomercisto prezentas urugvajan bovaĵon al vizitantoj en la pasintjara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, orienta Ĉinio. La disvolvado de la ĉina merkato alportas oportunojn al entreprenistoj de la tuta mondo.


Kaligrafo instruas kaligrafion en lernejo de la urbo Lasao en la Xizang-a Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio. Instruistoj ludas gravan rolon en heredigo de artaj kaj kulturaj tradicioj al la novaj generacioj.


Kuiristo preparas pilafon por vendi al turistoj en Khan-bazaro en la antikva urbo Kaŝgaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio. Vespere multaj homoj iras al tiu loko por manĝi la bongustajn manĝaĵojn preparitajn de kuiristoj kiel li.


Ĝardenisto prizorgas peoniojn en ĝardeno de la urbo Heze en la provinco Shandong, orienta Ĉinio. La peoniaj ĝardenoj de Heze estas famaj danke al la bona laboro de ĝardenistoj kiel ŝi.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio