Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina modernigo en Jincheng -- plenforte disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn
2024-04-30

En la lastaj jaroj, la ekonomia kaj socia disvolvo de Jincheng-urbo, Shanxi-provinco, Ĉinio, ĉiam okupis la unuan lokon en la provinco, kaj ĝia MEP-kreskado estas provinca ĉampiono dum tri sinsekvaj jaroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke altkvalita disvolvado estas la ĉefa tasko, oni devas disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn konforme al lokaj kondiĉoj. Kiel grava energia urbo, Jincheng havas grandan povon por plenumi tion.



En la procezo de disvolvado de novkvalitaj produktivaj fortoj, Jincheng, surbaze de industria transformado, estas direktita de cifereca transformado, konstruas modernan industrian sistemon kun diversaj subtenoj kaj akcelas la optimumigon kaj novigon de tradiciaj industrioj. Jincheng per ciferecigo aldonas movforton al karbona industrio, karbonkemia industrio, ŝtal-fabrikado, produktado de elektro kaj aliaj tradiciaj industrioj, kaj akcelas ampleksan disvolviĝon de strategiaj industrioj kiel optik-elektronikaj maŝinoj, karbotavola metano, kultura turismo kun sanservo, moderna serv-industrio kaj cifereca ekonomio.


Jincheng-a Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Zono konstruas sin kiel bazon por la optik-elektronika industrio, havante la celon produkti 100 miliardojn en 5 jaroj kaj antaŭenigi la industrion al granda skalo. Nun, la industrio jam fariĝis konduka industrio, kiu gvidas modernigon de industrioj en Jincheng.


Por Jincheng, novaj scioj, metodoj kaj konceptoj enhavataj en la ŝlosilaj teknologiaj novigoj iom post iom estas regataj de laboristoj. Iliaj laborkapabloj estas plue plibonigitaj, kio ankaŭ donas fortan subtenon por altkvalita disvolviĝo. Jincheng jam starigis novan sistemon por talentuloj kaj konstruis 281 platformojn, ekzemple laboratorio, teknologia centro, kreiva spaco kaj majstr-studio. La urbo ankaŭ funkciigis servadon por firmaoj, kiuj helpas pli ol 1 000 teknikajn fakulojn kaj pli ol 80 doktorojn servi al preskaŭ mil kompanioj kaj solvis pli ol 400 teknikajn problemojn. La agoj antaŭenigas pli da novaj talentuloj fariĝi gvidantoj, puŝantoj kaj atestantoj de formiĝo de novkvalitaj produktivaj fortoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio