Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jincheng de Shanxi al novkvalitaj produktivaj fortoj
2024-04-30

0.015mm-dika kontraŭrusta ŝtalfibro, aŭtomata produkt-linio kapabla fari 3 milionojn da pecoj da deserto... teknologiaj projektoj estas ekfunkciigitaj unu post alia en Jincheng-urbo de Shanxi-provinco. La urbo noviĝas per novkvalitaj produktivaj fortoj.


Kiel "uzi" novkvalitajn produktivajn fortojn?


La deirpunkto de novkvalitaj produktivaj fortoj estas novigo, la ŝlosilo de la fortoj estas kvalito, kaj la fortoj baziĝas sur produktiveco kun tute nova kvalito.


Produktejo de kontraŭrusta ŝtalfibro de la kompanio Sendingli


Novaj materialoj alportas gravajn subtenojn por novkvalita industriigo, unu el la strategiaj industrioj vigle disvolvitaj de la lando, kaj ankaŭ grava industria direkto por akceli la disvolviĝon de novkvalitaj produktivaj fortoj. La ŝtala fibro kun la dikeco de 0.015 mm produktita de la kompanio Sendingli plenigas ĉi-flankan breĉon de Ĉinio ĉe produkta skalo kaj precizeco. La produkto alportas senlimajn eblojn al la estonta disvolviĝo de aviado, aerospaco, nafto kaj aliaj industrioj.


"Manĝeblaj" novkvalitaj produktivaj fortoj


En la lastaj jaroj, kun altiĝo de vivnivelo kaj diversiĝo de manĝaĵoj, pliiĝis konsumado de bakaĵoj, kiuj igas homojn laŭvole ĝui deserton. Kiel la unua kompanio pri frostigitaj freŝaj bakaĵoj de la lando, la kompanio Zhonghe Yixin kaptis la bonan ŝancon.


La kompanio Zhonghe Yixin


Zhonghe Yixin konstruis 11 produkt-liniojn, inkluzive de tiuj importitaj el Italio por fari makaronion, tavolkukon, ovokustardon, francan deserton kaj fromaĝkukon. Aŭtomata, saĝa kaj moderna desertfabrikado estis realigita. Precipe, la kompanio konstruis kompletan proviz-ĉenon por butikum-centroj, superbazaroj, podetalaj vendejoj, restoracioj, triflankaj konsum-kanaloj kaj novtipa podetala komerco.


Nun, Jincheng kultivas novkvalitajn produktivajn fortojn laŭ lokaj kondiĉoj. Pli kaj pli multaj politikoj kaj resursoj helpas la disvolviĝon de la novkvalitaj produktivaj fortoj, kiuj aldonas viglecon kaj movforton al ĉiuflanka transformado de la urbo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio