Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Flugo inter Pekino kaj San-Paŭlo reaktivigita!
2024-04-30


La 28-an de aprilo, la aviad-firmao Air China reaktivigis sian pasaĝeran fluglinion Pekino - Madrido - San-Paŭlo, post paŭzo de pli ol kvar jaroj. En tiu dato, aviadilo Boeing 787-9 transportanta pli ol 260 pasaĝerojn ekflugis el la Ĉefurba Internacia Flughaveno de Pekino je ĉirkaŭ la 3-a horo ptm, laŭ la pekina tempo. Tio markis la revenon de Air China al la merkato pri pasaĝeraj flugoj en Sud-Ameriko.


Kovrante distancon de ĉirkaŭ 17 600 km, la flugoj postulas pli ol 25 horojn por atingi Brazilon. Pro tio, ĉi tiu estas unu el la plej longaj unuhaltaj fluglinioj en la mondo.


Laŭ Air China, la flugoj estas planitaj por ekiri je la 15-a ptm, ĵaŭde kaj dimanĉe, el Pekino, kun halto en Madrido de Hispanio, antaŭ ol atingi San-Paŭlon en Brazilo, ĉirkaŭ la 5-a matene laŭ loka tempo. La revenflugo ekiras el San-Paŭlo je la 9-a kaj kvarono matene kaj atingas Pekinon je la 7-a kaj duono vespere.


Zhou Yeting, rilata fakulo de Air China, diris, ke la restarigo de tiu ĉi fluglinio kontribuos por antaŭenigi ekonomiajn, kulturajn kaj personajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Brazilo. "Ni plioftigos la flugojn laŭ la postulo de la merkato. En estonteco, Air China ankaŭ plifortigos kunlaborojn kun brazilaj aviad-firmaoj por faciligi interkonekton kun aliaj flugoj kaj optimumigi la servojn, plibonigi vojaĝspertojn de pasaĝeroj kaj akordiĝi kun iliaj malsamaj bezonoj," aldonis Zhou.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio