Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro Li Qiang intervdiĝis kun Elon Musk
2024-04-29

Posttagmeze de la 28-a de aprilo en Pekino Li Qiang, ĉina ĉefministro, intervdiĝis kun Elon Musk, ĝenerala direktoro de la usona kompanio Tesla.



Li Qiang diris, ke ĉina ekonomio kaj usona ekonomio profunde kunfandiĝas, kaj ambaŭ profitas de la disvolviĝo de la alia. Tesla povas esti rigardata kiel sukcesa modelo de komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. Tio prezentas, ke egala kunlaboro kaj kungajno plej akordiĝas kun la interesoj de la du landoj, tio ankaŭ estas la volo de la popoloj de ambaŭ landoj. Ĉinio esperas, ke Usono povos antaŭenigi rilatojn inter la du landoj sekvante la strategian gvidadon de ambaŭflankaj ŝtatestroj, por plie profitigi la popolojn de la du landoj kaj la tuta mondo.


Musk diris, ke la fabriko de Tesla en Ŝanhajo estas la plej atentokapta inter la fabrikoj de la kompanio. Ĝia avantaĝo venas de la laboremo kaj saĝo de la ĉina teamo en la fabriko. Tesla volas plu daŭrigi la kunlaboron kun la ĉina flanko por akiri pli da kungajno.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio