Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping interŝanĝas gratulojn kun tanzania prezidento
2024-04-29

La 26-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulojn kun tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan por la 60-a datreveno de la stariĝo de duflankaj diplomatiaj rilatoj.


En sia mesaĝo, Xi Jinping diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio estis forĝita de malnova generacio de gvidantoj de la du landoj. Dum la pasintaj 60 jaroj, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de internaciaj sortoŝanĝoj kaj plifortiĝis.


Starante en nova historia deirpunkto, Xi Jinping diris, ke li pretas kunlabori kun Hassan por renovigi la duflankan tradician amikecon, realigi la komunan revon kaj reprosperigi la du landojn, kaj antaŭenigi la grandiozan ĉapitron de la duflanka kunlaboro laŭ"La Zono kaj Vojo", daŭre riĉigi la signifon de la ampleksa strategia kunlaboro inter la du landoj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de altnivela ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio