Esperantistoj de Anhui vizitis ekspozicion de artaj interŝanĝoj |
2024-04-25 |
Por gratuli la 60-jariĝon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, Anhui-a Art-muzeo de Ĉinio okazigis ĉin-francan ekspozicion de artaj interŝanĝoj inter la 16-a de aprilo kaj la 10-a de junio. Aranĝite de Anhui-a Esperanto-Asocio, pli ol dek esperantistoj vizitis la ekspozicion en la 21-a de aprilo. Florence, franclingva instruistino el Eburbordo, partoprenis la aranĝon. Sinjoro Sun Xinli, membro de Anhui-a Asocio de Fotistoj kaj amanto de Esperanto, faris fotojn kaj videojn por la renkontiĝo. Koran dankon al lia helpo. Raportita de Liu Baoguo Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |