Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Troa produktkapablo", fikcia diro nur por subteni protektismon
2024-04-19


La 17-an de aprilo, Lin Jian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio esperas, ke rilataj landoj estos malfermaj por justa konkurenco anstataŭ uzi la fikcian diron pri "troa produktkapablo" por subteni protektismon.


Li diris, ke estas tute falsa la koncepto, ke ĉina "troa produktkapablo" en novenergiaj sektoroj damaĝas la mondan merkaton.


Li diris, ke tiuj, kiuj disvastigas la koncepton por subteni protektismon, gajnos nenion, nur malstabligos kaj detruos industriajn kaj provizajn ĉenojn, malhelpos mondan verdan transformiĝon kaj bridos kreskon de ekonomio.


Li aldonis, ke Ĉinio jam multfoje substrekis, ke la demando pri produktkapablo devas esti rigardata laŭ principoj de merkata ekonomio, kaj taksata kadre de la situacio de ekonomia tutmondiĝo, monda labordivido kaj merkata dinamiko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio