Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gleisi Hoffman pri Ĉinio: "Leciono por Brazilo"
2024-04-19

Prezidento de PT, Gleisi Hoffmann, kaj Liu Jianchao, direktoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, kun fotoalbumo pri la historio de la rilatoj inter la du partioj. Fotis: Mauro Ramos


"Estas mirinda la progreso atingita de Ĉinio sub la gvido de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en batalo kontraŭ malriĉeco kaj malsato. En tridek jaroj, Ĉinio sukcesis malaperigi malsaton en la lando, kaj temas pri lando kun 1.4 miliardoj da homoj".


Tion diris Gleisi Hoffman, prezidento de la Partio de Laboristoj (PT) de Brazilo en intervjuo al la brazilaj amaskomunikiloj Brasil de Fato kaj TVT, kelkajn horojn post sia alveno en Pekino, la 9-an de aprilo, kun delegitaro de 30 gvidantoj de PT.


"La ŝtato havas influon sur siaj firmaoj, kaj tio estas esenca por la politika planado farata tie; kaj ĝi ankaŭ respektas la privatajn entreprenojn. Mi pensas, ke tio estas leciono por ni, el Brazilo," deklaris Gleisi. "Ni respektas privatajn entreprenojn, ilin stumulas, ni volas privatajn investojn, sed la registaro kaj la brazila ŝtato ankaŭ devas esti kapabla influi ŝtatajn firmaojn, ĉar ili estas iloj por ekonomia planado, kaj ekonomia efiko postulas iom da planado."


"Ĉinio fariĝas mondpotenco, ĉar ĝi estas en sia 15-a kvinjara plano. Ni bezonas havi longtempan kaj ampleksan planadon en Brazilo, kaj por tio necesas la forto kaj partopreno de la ŝtato, inkluzive pere de firmaoj de ĝi posedataj," daŭre klarigis la prezidento de PT.


Kvar jardekoj de oficialaj rilatoj


La delegitaro de PT venis al Ĉinio por partopreni en serio da aktivaĵoj celebre al la 40-jariĝo de oficialaj rilatoj inter KPĈ kaj PT. En 1984, kvar jarojn post sia fondiĝo, PT sendis sian unuan delegitaron al Ĉinio. Ekde 2008, ambaŭ partioj kunokazigas seminariojn por diskuti politikajn kaj ekonomiajn temojn kaj kundividi spertojn pri regado.


KPĈ havas oficialajn rilatojn kun pli ol 600 politikaj partioj kaj politikaj organizoj de pli ol 160 landoj. En la nuna vizito, krom plurnivelaj interŝanĝoj kun KPĈ, la brazila delegitaro ankaŭ vizitis la provincon Fujian por koni la Novigan Centron de BRICS por la Nova Industria Revolucio, kaj koni surloke la efikon de ĉinaj politikoj por malaperigo de malriĉeco. La tagordo ankaŭ havas vizitojn al ĉinaj firmaoj, inkluzive de Huawei kaj CATL, tiu lasta respondecas pri 36.8% de la tutmonda merkato de baterioj por elektraj aŭtoj.


Rachel Pomar, Wladimir Pomar, Luiz Gushiken kaj Jacó Bittar, membroj de la unua delegitaro de PT al Ĉinio, dum vizito al la Memorparko de la Reoluciaj Martiroj de Yuhuatai en Nankino, Jiangsu-provinco. Foto: Fundação Perseu Abramo


La unua aktivaĵo estis la 7-a Seminario pri Teorio inter PT kaj KPĈ, malfermita per legado de leteroj senditaj de la prezidantoj de ambaŭ landoj. En mesaĝo de brazila prezidento Lula, legita de Gleisi Hoffmann, li deklaris, ke Brazilo kaj Ĉinio alfrontas komunajn defiojn, "de la multobliĝo de armitaj konfliktoj ĝis klimatŝanĝiĝo kaj la riskoj je misuzo de artefarita intelekto". Lula aldonis, ke "ambaŭ landoj subtenas pacan solvadon de disputoj".


En sia mesaĝo, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu ankaŭ estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, laŭdis la "Planon por Akceli Ekonomian Kreskon" kaj la "Novan Industrian Planon" de Brazilo kaj diris, ke KPĈ volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlernado pri regado kun PT.


Liu Jianchao, direktoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, substrekis, ke la novaj politikoj de Brazilo sub la gvido de prezidento Lula kaj ĉinaj iniciatoj kiel "La Zono kaj Vojo" estas strategioj por disvolvado, kiuj altgrade akordiĝas.


Hoffman plu komparis la registarojn de ambaŭ landoj: "Ni ĉiam fokusiĝis sur kontraŭbatalo al malsato kaj malriĉeco kaj sukcesis, en Brazilo ankaŭ malaperigi la ekstreman malriĉecon. Nun, bedaŭrinde, ni refoje alfrontas tiun problemon, sed ni sukcesos. Por ke estu landa bonfarto, por ke lando disvolviĝu, ĝi ne povas havi malriĉecon nek malsaton. Ĉinio frue komprenis tion."


BRICS kaj investoj


En 2020, estis inaŭgurita la Centro de BRICS por Novigo en la Nova Industria Revolucio, en Xiamen, Fujian-provinco. La centro havas plurajn projektojn (de kampoj kiel softvaroj kaj informado ĝis la kultura industrio), kun partopreno de 19 firmaoj el Rusio, 13 el Barato, 16 el Brazilo kaj 11 el Sud-Afriko. La delegitaro de PT vizitis la centron.


"Ni bezonos multajn partnerecojn. Brazilo bezonas pli grandan teknologian disvolvadon," diris Gleisi. "Ĉinio sukcesis mirindan teknologian disvolvadon en mallonga tempo, do ni bezonas antaŭenigi partnerecojn, ĉu kadre de BRICS, ĉu kadre de duflankaj rilatoj kun Ĉinio, ankaŭ kun Barato, kiu faras gravajn teknologiajn atingojn. Tio por ni estas gravega afero."


Eŭropa Unio (EU) kaj Usono lastatempe akuzas Ĉinion pri "trokapacito". EU pristudas estigon de tarifoj sur ĉinaj elektraj aŭtoj, sub la akuzo, ke ŝtataj subvencioj distordas la merkaton. Siavice, sekretario de la usona Departemento de Trezorejo, Janet Yellen, ĵus vizitis Ĉinion por pridiskuti "maljustajn komercajn praktikojn" kaj "troan industrian kapaciton de Ĉinio".


Rilate al tiu temo, Hoffmann diris, ke Brazilo volas ricevi pli da investoj el ĉinaj firmaoj. "Ni volas pliajn fabrikojn, kiel tiu (de BYD) en Camaçari, Brazilo. Por ni tio gravas, aparte en sektoroj, kiel tiu de elektraj aŭtoj, puraj energifontoj. Tio estas esenca. Ĉinio volas investi kaj ni bonvenigas investojn."


La "nova mondo"


Kaj Hoffmann, kaj la sekretario pri internaciaj rilatoj de PT, Romênio Pereira, traktis la geopolitikan situacion dum la seminario. En sia analizo, la prezidanto de PT diris, ke la mondo trairas sisteman krizon kun Usono en la centro. "Usono trairas grandan krizon, kaj rezulte de ĝi, kaj ankaŭ de la ekonomia kresko de la aliaj landoj, ni vidas malkreskon de la hegemonio kaj influpovo de Usono." Ŝi aldonis, ke la klopodo de Usono reakiri la povon perditan kontribuas por estigo de pliaj krizoj kaj militoj.


"Rezulte de tio, ni vivas en mondo markita de granda malstabileco. Kiel dirus la komunisto Antonio Gramsci, la malnova mondo ne plu kontentige funkcias, sed daŭre estas forta. La nova mondo bezonas ekaperi kaj ja ekaperas. Sed tiu nova mondo ankoraŭ ne sukcesis firmiĝi," konkludis ŝi.


"Ni respektas la memregadon de la popoloj, kaj opinias, ke necesas malpli da hegemoniismo, malpli da emo interveni sur internaj aferoj de aliaj landoj, kaj pli da kunlaboroj por ke ĉiuj povu kune evolui," diris Gleisi dum gazetara konferenco kun brazilaj raportistoj.


Gvidantinoj de PT, kiuj partoprenas la delegitaron senditan al Ĉinio. Fotis: Mauro Ramos


Sekvante similan gvidlinion, Pereira parolis fine de la seminario dirante, ke la ĉefa timo de Usono nuntempe estas "renversi sian disfalon kiel hegemonia potenco". Li substrekis, ke rezulte de tio, Usono provikis sinsekvajn militajn agresojn, ekzemple, "la kreskanta premo de NATO sur Rusio estas origino de la nuna milito en Ukrainio". Romênio Pereira ankaŭ kritikis la provokojn kontraŭ Ĉinio en la Tajvana Markolo: "En ambaŭ kazoj, Usono volas militon, ne pacon."


La tagordo de la vizito finiĝos en Ŝanhajo, kie okazos kunveno en la Nova Banko pri Disvolvado, sub la gvido de la eksa prezidanto de Brazilo Dilma Rousseff.


Verkita de Mauro Ramos

Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil de Fato










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio