Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ekonomio konservas bonan tendencon
2024-04-18

Serio da donitaĵoj pri la unua sezono de ĉi tiu jaro estas ĵus publikigita de Ĉinio. Ili montras, ke la ĉina ekonomio prezentis bonajn rezultojn komence de la jaro, malgraŭ premoj kaj defioj enlande kaj eksterlande.


La malneta enlanda produkto (MEP) de la lando akiris jar-post-jaran kreskadon de 5.3% dum la periodo de januaro ĝis marto. Trimonate, la ekonomio pliiĝis je 1.6%.


Konsumado restas la ĉefa forto de kreskado, kun jara kresko je 4.7% en podetala komerco de konsumaj varoj. Fiksa investo pliiĝis je 4.5% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro. Eksporto kaj importo altiĝis je 5%.


La bona tendenco de ekonomia revigliĝo en la unua sezono montras la fortikecon, potencialon kaj viglecon de la ĉina ekonomio, kaj estas evidenta, ke la fundamentoj de ĝia longdaŭra solida ekonomia kreskado restas senŝanĝaj.


La grupo Goldman Sachs altigis sian prognozon pri la ekonomia kresko de Ĉinio ĉi-jare al 5%. Ĝia antaŭa prognozo estis 4.8%.


La disvolviĝo de Ĉinio ne estas bazita sur egoisma akumulado. La lando pretas dividi kun la mondo la grandajn ŝancojn de sia daŭra disvolviĝo kaj labori kun ĉiuj flankoj por krei brilan estontecon kun komuna disvolvado.


Ĉinio sukcese plenumis siajn ĉefajn celojn kaj taskojn por ekonomia kaj socia disvolviĝo en 2023. La solida bazo starigita en la unua sezono prezentas kialojn por pli da konfido.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio