Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis kunveno de Pekina Esperanto-Asocio
2024-04-16


Posttagmeze de la 13-a de aprilo okazis kunveno de Pekina Esperanto-Asocio kun la temo "Esperanto, disvolvo kaj estonteco". Yu Jianchao, prezidanto de la asocio, faris resumon de la asociaj laboroj en 2023, kaj vicprezidanto Chen Ji prezentis la planon por 2024. La kunvenon prezidis Zhang Yongle, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj ĉirkaŭ 30 lokaj esperantistoj partoprenis. Krome, partoprenantoj kantis la kanton "Vi kaj mi", laŭtlegis la poemon "La Espero" kaj faris la ludon "Parolu Esperanton kun mi".


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio