Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun Ma Ying-jeou en Pekino
2024-04-12

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun Ma Ying-jeou en Pekino la 10-an de aprilo.



Xi Jinping diris, ke samlandanoj ambaŭflanke de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo apartenas al la ĉina nacio. La ĉina nacio estas granda nacio, kiu kreis brilan ĉinan civilizacion, ĉiu ĉino indas fieri kaj glori pri tio. La ĉina nacio skribis la nedisigeblan historion de ambaŭ flankoj de la markolo, kaj gravuris al si la historian fakton, ke samlandanoj estas kunligitaj en sango.


Xi Jinping emfazis, ke samlandanoj ambaŭflanke de la markolo havas komunan sangon, kulturon kaj historion. Ni havas komunan respondecon por la nacio kaj komunan atendon pri la estonteco. Ni devas teni la situacion de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo laŭla ĝeneralaj interesoj kaj longtempa disvolviĝo de la ĉina nacio.


Ma Ying-jeou diris, ke aliĝo al la "Konsento en 1992" kaj kontraŭstari al "taiwan-a sendependeco" estas la komuna politika bazo por la paca disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. Homoj ambaŭflanke de la markolo apartenas al la ĉina nacio, ili devas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn, kune heredi ĉinan kulturon, plibonigi la bonfarton de samlandanoj ambaŭflanke de la markolo, kaj paŝi antaŭen man-en-mane por progresigi Ĉinion.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio