Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Disvolvaj atingoj de Xinjiang estas jam viditaj de la tuta internacia komunumo"
2024-04-12

La 10-an de aprilo (en la islama festo Eid ul-Fitr) okazis en Pekino kunsido de pli ol 70 ambasadoroj kaj diplomatoj el 49 landoj. Ili dividis la spertojn en Xinjiang de Ĉinio kaj diskonigis la situacion de la loka socio, ekonomio kaj protekto de homrajto.



Siyabonga C. Cwele, sud-afrika ambasadoro en Ĉinio, diris, ke xinjiang-anoj harmonie kunvivas en diverseca kulturo, ili havas rajton libere kredi religion kaj fieras pro tio, ke ili forlasis malriĉecon per sia propra forto. "Multaj junuloj, kiuj babilis kun mi, prezentis tian fierecon kaj memfidon pri estonteco."


Shakhrat Nuryshev, kazaĥa ambasadoro en Ĉinio, diris, ke Xinjiang estas landlima regiono inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj la kazaĥoj en Xinjiang estas ponto por amikeca kunlaboro inter la du landoj. Xinjiang spertis rapidan disvolvadon en la lastaj jaroj, kaj ekonomia kaj socia kunlaboro inter Kazaĥio kaj Xinjiang montras aktivan tendencon. Li kredas, ke Xinjiang faros pli grandan kontribuon al la 30 novaj jaroj de la kazaĥa-ĉinaj rilatoj.


"Mensogoj de iuj okcidentaj landoj ne povas malhelpi la prosperon kaj sukceson de Xinjiang de Ĉinio." Mhd Hasanein Khaddam, siria ambasadoro en Ĉinio diris, ke la disvolvaj atingoj de Xinjiang estas jam viditaj de la tuta internacia komunumo. Xinjiang estas konkreta ekzemplo de la sukceso de Ĉinio en forigo de malriĉeco kaj realigo de popola prospero, ĝi ankaŭ estas pruvo de diversnacia unueco.


"En la lastaj jaroj Xinjiang de Ĉinio rapide disvolviĝis, kaj homoj de ĉiuj etnoj ĝuis bonajn rajtojn je disvolvado." İsmail Hakkı Musa, turka ambasadoro en Ĉinio, diris, ke Xinjiang, kiel kerna areo kaj komerca centro por la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj regiona interkomunikado, havas grandegan potencialon por komerca kunlaboro kun Turkio.


"Dum mia vizito en Xinjiang, mi propraokule vidis la atingojn, kiujn Xinjiang faris en socia disvolvo, mediprotektado kaj konstruado de liberkomerca zono, kaj ili ĉiuj estas impresaj." Mohsen Bakhtiar, irana ambasadoro en Ĉinio, diris, ke la novkvalitaj produktivaj fortoj proponitaj de Ĉinio povas stimuli la socian kreivon kaj viglecon. Li kredas, ke post la efektivigo de novaj politikoj, xinjiang-anoj akiros pli grandajn kaj pli multajn disvolvajn atingojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio