Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aktivadoj okazigitaj por bonvenigi la 3-an tagon de la 3-a monato
2024-04-11

Ĉe la alveno de la 3-a tago de la 3-a monato (Shangsi-festo) laǔ la tradicia ĉina kalendaro, riĉaj aktivadoj estis okazigitaj en Guangxi-a Zhuang-a Aǔtonoma Regiono.


En antikveco, dum la tago oni donis oferon al dioj aǔ prapatroj por forigi malbonŝancon. Kaj iom post iom, ĝi fariĝis oportuno por bankedo apud akvo kaj ekskurso dum printempo.   


La 8-an de aprilo lernantoj kaj instruistoj en la elementa lernejo de mjaŭ-a urbeto en Liuzhou bonvenigis la feston per dancoj kaj kantoj.


Lernantoj spektas manartaĵojn.


Lernantoj spektas artaĵon faritan el grensemoj, kio signifas, ke diversaj etnoj en Ĉinio kunvivas kiel semoj en granato.

La 9-an de aprilo lernantoj en Taibailu-a Element-lernejo ludis jaŭajn longajn tamburojn por bonvenigi la feston.

La 8-an de aprilo infanoj de la Centra Infanĝardeno de dingjiang-a urbeto de Guilin gustumis lokajn frandaĵojn.

La knabino de iu infanĝardeno en Nanning partoprenas en konkurso pri pervekta ŝarĝporto, tradicia ĉina laboro.  

La 9-an de aprilo instruistoj kaj lernantoj interĵetis pilkon el volvita multkolora silka rubando en iu elementa lernejo en Wuxuan-gubernio de Guangxi.

Lernantoj en Guangxi bonvenigas la feston per dancado helpe de bambuaj stangoj.

En Taibailu-a Element-lernejo la knabo konkursas pri ĵetado de pilko.


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio