Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino la 7-a Seminario de KPĈ kaj PT
2024-04-11

Brazilo kaj Ĉinio ĉi-jare celebras 50-jariĝon de estigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ĝiaj regantaj partioj, respektive la Partio de Laboristoj (PT, laŭ portugallingva mallongigo) de Brazilo kaj la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), celebras 40-jariĝon de oficialaj rilatoj.



KPĈ emas interŝanĝi spertojn pri regado kun politikaj partioj de aliaj landoj, inkluzive de PT. Kun tiu celo estis kreita la Seminario pri Teorio de KPĈ kaj PT, kiu la 9-an de aprilo okazis por la 7-a fojo, kun ĉeesto de la prezidanto de PT, Gleisi Hoffmann.


Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, kaj Luís Inácio Lula da Silva, prezidento de Brazilo kaj honora prezidento de PT, ambaŭ sendis gratulleteron al la evento, okazinta en Pekino.


En sia letero, Xi klarigis, ke la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en oktobro 2022 substrekis, ke estas misio de KPĈ gvidi la popolon de ĉiuj etnoj de Ĉinio en la klopodado por realigi la Duan Centjaran Celon, kio estas transformi Ĉinion al granda moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj revigligi la ĉinan nacion per trairo de la ĉina vojo al moderniĝo.

Xi ankaŭ deklaris, ke ekde la reveno de PT al regado de Brazilo en januaro 2023, ĝi vigle antaŭenigas strategiojn kiel "Plano por Akceli Ekonomian Kreskon" kaj "Nova Industria Plano" cele al ampleksa kaj daŭripova landa disvolvado.


Li rakontis, ke la seminario, kun fokuso sur la plifortigo de disvolvado de regantaj partioj kaj esplorado pri vojo al moderniĝo, estas oportuna kaj tre grava por plifortigi la kapablojn de la regantaj partioj de ambaŭ landoj, por ke ĉiu priesploru modernigan vojon taŭgan por siaj propraj naciaj kondiĉoj.


Fine Xi ankaŭ rimarkis, ke tiu ĉi jaro markas la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj 40-jariĝon de oficialigo de rilatoj inter la du partioj, kaj deklaris, ke KPĈ volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlernadon kun PT pri regado, partia plibonigo kaj nacia disvolvado, tiel kontribuante por la konstruado de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco.


Lula, siavice, rememoris sian pasintjaran interkonsenton kun Xi pri kunlaboro por plialtigi la nivelon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. La rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio estas gravaj ne nur por tiuj du landoj, sed ankaŭ por la tuta mondo, ĉar ambaŭ bezonas labori kune por plifortigi gravajn internaciajn mekanismojn, kiel UN, kaj ŝlosilajn mekanismojn pri sud-suda kunlaboro, kiel BRICS kaj la Forumo Ĉinio-CELAC.


Li ankaŭ klarigis, ke la rilatoj inter PT kaj KPĈ estas gravaj por la rilatoj inter la du landoj, kaj la nun okazanta vizito de altnivela delegitaro de PT partoprenanta la seminarion celas interŝanĝi spertojn pri regado kaj profundigi diskutojn kaj kunlaborojn kun KPĈ pri temoj, kiuj interesas ambaŭ flankojn. Fine, li deklaris sian memfidon, ke interŝanĝoj inter ambaŭ partioj, registaroj kaj popoloj estos pli intimaj kaj fruktodonaj.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio