Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping interparolis kun mikronezia prezidento
2024-04-10


Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun prezidento de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio Wesley W. Simina en Pekino la 9-an de aprilo.


Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 35-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio. La du landoj ĉiam respektas unu la alian, traktas unu la alian egale, amike kunlaboras kaj kungajnas, kio plifeliĉigas la popolojn de la du landoj. Ĉinio volas plu kunlabori kun Mikronezio kaj daŭrigi interparolojn ĉe ĉiuj niveloj, plifortigi kunlaborojn en ĉiuj kampoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj al nova nivelo.


Simina diris, ke la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civilizacia Iniciato proponitaj de prezidanto Xi Jinping havas grandan signifon por helpi evoluantajn landojn atingi komunan disvolvon kaj antaŭenigi la mondajn pacon, stabilecon kaj prosperon. La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio volas profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en agrikulturo, fiŝkaptado, ekonomio, investado, turismo, cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj kadre de"La Zono kaj Vojo" por kune trakti klimatŝanĝiĝon.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio