Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stacioj de Amo: Pasia bitalbumo de ĴeLe
2024-04-07

Komence de tiu ĉi jaro, estis eldonita de Vinilkosmo la kvina bitalbumo de ĴeLe Stacioj de l'amo. Ĝi estas la kvina el serio da bitalbumoj kompilitaj kun la kantoj kolektitaj de Lena inter 1987 kaj 2020, por ke la vasta kanzonaro de tiu ĉi duopo tre kara al la Esperanta komunumo estu pli facile alirebla de esperantistoj kaj amantoj de Esperanta muziko tra la mondo.



Stacioj de l'amo, 16-traka bitalbumo, prezentas kantojn pri amo, kaj estis plejparte registrita dum la pandemio de KOVIM-19. La delikata melodio de "Stacio de l'amo", la unua kanto, prezentas la ĉefajn trajtojn de la bitalbumo: la piano estas ludata trankvile, senhaste, akompanata de dolĉa flustra voĉo. Amon oni ĝuas malrapide kaj trankvile.


La vorto amo tuj alportas al ni rememorojn pri travivaĵoj rilataj al amo, kiel tiuj prezentataj de kantoj kiel "Renkonto", "Pensis mi", "Diru al mi" kaj "Mirinda momento".


Amo ankaŭ alportas al ni heziton, angoron, timojn. "Amokanto" traktas pri tiu mikso da sentoj, kiuj turmentas homan koron, sed sen kiuj vivo estus vana kaj sengusta. En ĝi la fortaj notoj de piano kontrastas kun flustra kantado por tuŝi la koron de la aŭskultanto per la spirito de tiu ĉi kanto.


Tango de amoro alprenas la sensualan melodion de tango por rakonti pri volupta amo. En tiu ĉi kanto, amo kaj amoro duope dancas, kaj ĉiu paŝo de tiu ĉi tango spicas homan vivon.


Sed amo ankaŭ alvokas familion: Lena verkis la kanton "Patrino" omaĝe al sia patrino, kiu porĉiame vivas en ŝia memoro kaj en ŝia koro. Ŝi ankaŭ verkis "Mia steleto" omaĝe al sia filino Ĵenja, kiu kun ŝi kantas en tiu ĉi albumo. Al la listo de kantoj pri familia amo mi ankaŭ aldonas "Atendas", biografia kanto pri la vivo de virino, ĉar tiu biografio estas profunde markita de familiaj rilatoj.


Ankaŭ necesas paroli pri la amo inter amikoj: la nura kanto ne komponita de Lena en tiu ĉi albumo estas "Kiam mi rigardas vin", verkita de ŝia amikino Marina Korotj. Du aliaj amikoj aliĝis al tiu ĉi albumo, Lisa Mallow ĉe la violonĉelo kaj Mike Hesche ĉe gitaro, iliaj kontribuoj aldonis belecon kaj kvaliton al kelkaj kantoj de tiu ĉi albumo.


Ankaŭ bestoj amas: Nigra Kato, kun gaja melodio, prezentas rakonton pri Stanislaŭ, bela kaj flirtema kato vivanta en vilao, kiu restis kun rompita koro post enamiĝo al katino, kiu lin ne ŝatis. Kompatinda Stanislaŭ!


Homoj ankaŭ amas liberon. "Nun liberas mi" havas gajan melodion kaj duopan kantadon. Vi ne devas tro zorgi pri tio, kion homoj diras aŭ pensas pri vi, vi estas libera por ĝui vian vivon.


"Kredu al amo" havas belan kaj kuraĝigan tekston, kio instigas nin iri antaŭen kaj ne rezigni pri la vivo. Malfacilo ja estas multaj, sed la flamo de amo brulas en niaj koroj por nin instigi persisti por realigi niajn revojn. Gravas ami aliulojn, sed oni unue devas ami sin mem.


Ankoraŭ mankas unu tre speciala speco de amo: nia amo al Esperanto! "Esperantolando" traktas ĝuste pri tiu tre speciala speco de ano, kiu kunigas ĉiujn esperantistojn!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/5-stacioj-de-lamo.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio