Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kulturaj kodoj malantaŭ mamianqun
2024-03-29


En la lastaj jaroj, la kutimo viziti turismejon vestante tradician kostumon furoras inter gejunuloj. Kaj, inter la tradiciaj kostumoj, mamianqun estas la plej populara. Tiaj jupoj kombinas tradicion kaj modon. Fakte, ekzistas longa historio malantaŭ tiu belega jupo, kaj ĝia populareco rilatas al la disvolviĝo de la ĉina socio.


Kia estas mamianqun?


Mamianqun estas unu el la ĉefaj jupoj por virinoj en antikva Ĉinio. Ĝi konsistas de kvar kvadrataj ŝtofoj duope interkovraj. La ekstera ŝtofo havas pli da ornamaĵoj, kaj la interna estas pli simpla. Ĉe la flankoj de la jupo, la ŝtofoj estas faldoriĉaj. La parto por talio estas plejparte farita el blanka ŝtofo kaj fiksita per ŝnuroj kaj nodoj.


Mamianqun, kultura restaĵo


Mamianqun povas esti spurita al la dinastio Song, antaŭ preskaŭ mil jaroj. Por faciligi rajdadon de virinoj sur azeno, aperis tia jupo. Ĉar azeno estas malgranda, ne taŭgas sidi flanken sur ĝia dorso, sekve virinoj, kiuj bezonis tiel vojaĝi, desegnis la jupon kun fendoj kaj portis pantalonojn sube. La jupo estas nomita laŭ la trapeza komponanto de antikva ĉina urbomuro -- mamian.


Urbomuro kun komponantoj nomataj mamian


En la dinastio Ming, komencita antaŭ ĉirkaŭ 600 jaroj, mamianqun estis portita de preskaŭ ĉiu virino. La materialo, ornamo kaj koloro de tiaj jupoj estis strikte malsamaj inter malsamaj sociaj klasoj. En la dinastio Qing (1616-1911), mamianqun funkciis kiel ordinara vestaĵo kaj iuj pli multe ornamis ĝin per orlado kaj brodado por ke la jupo estu ege luksa. La jupo fariĝis klasika por virinoj de la dinastio Qing.


Komence de la 20-a jarcento, sub influo de la okcidenta kulturo, ĉinaj jupoj fariĝis pli kaj pli similaj al la okcidentaj ĝis kompleta malapero de la elementoj de tradiciaj jupoj.


Malnovaj fotoj de virino kun mamianqun, faritaj en malfrua periodo de la dinastio Qing


Kulturaj elementoj malantaŭ mamianqun


La parto por talio de mamianqun estas farita el blanka ŝtofo, kio signifas "kune maljuniĝi". La koloro de mamianqun estas plejparte ruĝa, ĉar tiu koloro reprezentas bonaŭguron kaj ĝojon. Laŭ la kutimo de la etno Han, novedzino devas porti ruĝan kostumon en nupto, kaj en aliaj festoj ruĝa jupo estas same nepra. En la dinastio Qing, ankaŭ blua mamianqun estis relative ofta, ĉar tia bluo estis populara koloro tiutempe.


Ruĝa mamianqun kun ora brodaĵo, farita en la dinastio Qing


La ornamaĵoj de mamianqun povas esti dividitaj en izolitaj brodaĵoj kaj multnombraj brodaĵoj, la izolitaj brodaĵoj estas pli ofte uzitaj. Plie, ĉiu bildo de la brodaĵo havas sian propran signifon aŭ simbolon. Ekzemple, drako (loong-o) kaj fenikso, kiam ili kunestas, simbolas eternan amon inter viro kaj virino; fiŝo estas homofona vorto por "yu" (abunde riĉa) kaj havas la signifon de ĉiujara abundo; peonio, lotusfloro kaj krizantemo estas ofte uzataj por esprimi riĉecon, purecon kaj longan vivon.


Mamianqun en nova epoko


Post la politiko de reformado kaj pordmalfermo, ĉinoj koncentriĝis al produktado kaj ekonomia disvolviĝo. Antaŭ ĉirkaŭ 20-30 jaroj, MEP de Ĉinio jam pliiĝis, samtempe iom post iom vekiĝis la kultura konscio de la ĉina nacio. En 2006 estis anoncita la unua aro da naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Homoj vidis la antaŭe nekonatan kulturon kaj en la koro ekflamis entuziasmo pri tradicioj delonge ignorataj. En la kampo de hanfu, tradicia ĉina vesto, aperis grupeto da fanoj, kiuj kvankam ne estas profesiaj arkeologoj, tamen pretas "revivigi" la vestaĵojn uzitajn de prauloj, por ke ili estu vestitaj de nunaj homoj. Koincide, tiam estis la periodo de rapida disvolviĝo de interreto en Ĉinio, do hanfu-fanoj formis malgrandajn rondojn en interreto por komunikadi kaj studi.


En ĉefaj urboj de Ĉinio, hanfu-fanoj volas partopreni en renkontiĝoj en libera tempo, surhavante tiajn vestojn. Kvankam en la komencaj jaroj, tiaj hanfu-renkontiĝoj trafis dubojn kaj miskomprenon, tamen la fanoj iom post iom ricevis pli da pozitivaj eĥoj.


En la pasintaj dekkelkaj jaroj, la kampo de hanfu iom post iom estis normigita. Komence oni nur imagis aŭ kopiis kostumbildojn de filmoj aŭ televidprogramoj pri antikva Ĉinio, poste aperis pli kaj pli da profesiaj "kostum-restaŭraj" teamoj, kiuj fokusiĝas sur reaperigo de veraj aspektoj de antikvuloj en diversaj dinastioj. En la amuzvespero por la Printempa Festo de CCTV en 2024, kvar stelulinoj kunkantis en la kostumoj de la dinastioj Han, Tang, Song kaj Ming, la prezentado puŝis la etoson al kulmino.


Kiam hanfu fariĝis konata de la socio, mamianqun jam fariĝis pli komercaj kaj popularaj pro la relative simpla metio (kiel presado anstataŭ brodaĵo, kemia sateno anstataŭ la silka ktp).


Mamianqun fariĝis pli konata pro "plagiatisto"


Kiam retanoj vidis vicojn da mamianqun sur la framoj de surstrataj vendistoj, ili kriis: "Mamianqun vere eniris la vivon de ordinaraj homoj!" Ĉi tiuj jupoj ne plu aliĝas al la formoj de la dinastioj Ming kaj Qing: oni ne plu uzas blankan juptalion, sed uzas la ŝtofojn kun la sama koloro de la jupoj; oni ornamas la jupon per presitaĵo aŭ maŝinbrodaĵo, kiuj anstataŭas manbrodaĵojn; por certigi la malmolecon de la ŝtofo, kaj ankaŭ por redukti koston, oni uzas ŝtofojn el malaltpreza poliestra fibro; mallongiĝis la jupo por faciligi modernajn virinojn piediri aŭ rajdi biciklon; virinoj anstataŭigas per moderna ĉemizo la antikvan superveston por prezenti la jupon mem. Sed, malgraŭ kia la jupo estas, ĝi jam estis akceptita de nuntempaj homoj kaj fariĝis parto de ĉiutaga vivo.


Parolante pri la populariĝo de mamianqun, ni ne devas forgesi la aferon pri plagiato de Dior. En julio 2022, la mondfama marko Dior publikigis sian serion por frua aŭtuno, kaj iuj retanoj tuj rimarkis, ke la nova stilo de Dior kopiis mamianqun, de dezajno ĝis tajlorado, ili estas ekzakte samaj.


La ruĝa mamianqun en la supra bildo estas vera antikvaĵo, kaj la nigra estas la nova dezajno de Dior.


La dezajnisto de Dior nur diris, ke la jupo adoptas la "klasikan desegnaĵon de Dior-jupoformo" kaj menciis nenion pri mamianqun.


Fronte al la diskutado pri plagiato, kultura ŝtelo kaj kultura alproprigo, respondeculoj de Dior ne faris anoncon, nur senbrue forigis ĉi tiun novan produkton el la ĉina merkato. Ĝis hodiaŭ, ekzistas nek pardonpeto, nek deklaro.


Fakte, okcidentaj markoj ofte uzas elementojn de la ĉina kulturo. Christian Dior, fondinto de Dior-marko, kaj John Galliano, iama ĉefdezajnisto de Dior, ambaŭ alprenis kulturajn elementojn de aliaj nacioj, sed ili neniam timis paroli pri sia inspirfonto. Bedaŭrinde, la nuna Dior-marko ne plu havas tian konfidon. La plagiata afero de Dior ne nur montras malrespekton al la ĉina merkato, sed ankaŭ objektive popularigas mamianqun inter ĉinoj.



La jupo, kiu kombinas tradicion kaj modernecon, fariĝis ege ŝatata de virinoj. La Raporto pri Datumoj pri Tendenco de Virina Konsumado de Retkomerco 2024 de Douyin, publikigita en marto, montris, ke en 2023 la nombro de mendoj de mamianqun de inaj konsumantoj sur la platformo pliiĝis je 841% jare, kaj la nombro de hanfu-rilataj mendoj pliiĝis je 336% jare. Grandaj datumoj de multaj retkomercaj platformoj montras, ke ekde januaro, la serĉado pri hanfu draste altiĝis, kaj mamianqun fariĝis la plej populara aĵo sub hanfu-kategorio, multaj vendataj specoj de mamianqun superis unu milionon da juanoj. En Caoxian-gubernio, Shandong-provinco, la ĉefa produktejo de mamianqun, vendoj alportis sume preskaŭ 550 milionojn da juanoj en la unuaj du monatoj de 2024.


La kulturaj heredaĵoj transdonitaj de niaj prauloj al ni ne devas resti nur en libroj aŭ en muzeoj. Nur per novigo kaj eniĝo en la ĉiutaga vivo de homoj, kulturo povas "reviviĝi" kaj esti vere protektita.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio