Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhao Leji renkontiĝis kun komitatanoj de Boao-Forumo por Azio
2024-03-28


La 27-an de marto Zhao Leji, prezidanto de Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, renkontiĝis kun reprezentantoj de la komitato de Boao-Forumo por Azio, konsilaj komitatoj kaj strategiaj partneraj kompanioj en Boao, Hainan-provinco, kaj interparolis kun reprezentantoj de ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenistoj.



En la renkontiĝo kun reprezentantoj de komitato de la forumo, Zhao Leji diris, ke ĉi-jara jarkunveno, kun la temo "Azio kaj la mondo: komunaj defioj, komunaj devoj", respondas la komunajn zorgojn de la internacia komunumo. Ĉinio daŭre subtenos la forumon kaj atendas, ke la forumo estu justa kaj noviga, havu siajn proprajn trajtojn, estu malferma kaj inkluziviga, serĉu komunan disvolviĝon kaj faru pli grandajn kontribuojn al paco kaj disvolvo de Azio kaj la mondo.


Prezidanto de la forumo Ban Ki-moon kaj la aliaj reprezentantoj alte taksis la koncepton de ĉina prezidanto Xi Jinping pri konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj la seriaj tutmondaj iniciatoj. Ili esprimis sian volon kontribui al la disvolviĝo de la forumo kaj kunlaboro de ĉiuj partioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio