Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj ASOAL kunlaboras pri biocirkla verda ekonomio
2024-03-26

La 25-an de marto okazis en la ambasadejo de Tajlando en Pekino la evento "Dialogo inter ASOAL kaj Ĉinio pri Bio-Cirkla-Verda Ekonomio kaj Klimata Agado por la Regiono". La seminarion ĉeestis homoj el pluraj rondoj, ĉefe el Ĉinio kaj membrolandoj de ASOAL (Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj).


Podia diskuto pri bio-cirkla-verda ekonomio kaj klimata agado por la regiono


Benjamin Sukanjanajtee, respondeculo pri aferoj de la ambasadejo de Tajlando en Pekino, en sia salutparolo al la gastoj, substrekis la diversecon de la publiko, ĉefe diplomatoj, spertuloj, studentoj kaj reprezentantoj de pensfabrikoj; rakontis pri politikaj dialogoj de ASOAL-landoj pri verda disvolvado; prezentis la nacian planon pri energio de Tajlando kaj ĝian celon atingi karbonan neŭtralecon ĉirkaŭ 2050.


Sekve Mike Liu, vic-prezidento de Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CCG, laŭ anglalingva mallongigo), rakontis pri la progreso de Ĉinio kadre de verda energio kaj klarigis, ke CCG, kiel pensfabriko, aranĝas dialogojn kun ambasadoroj, sciencistoj kaj fakuloj de la ĉina registaro por antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri trakto de klimatŝanĝiĝo.


Guo Chuanwei, direktoro pri Komerco kaj Investoj de ASOAL en Ĉinio, klarigis pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL kadre de verda disvolvado kaj daŭripova evoluigo, substrekante la ekziston de pluraj komunaj celoj kaj komplementaj punktoj inter Ĉinio kaj ASOAL, kio estigas solidan grundon por plifortigo de tiuj konlaboroj.


Li Xia enkondukas la temon de la evento dum sia parolo.


Li Xia, direktoro de la Centro pri Media Kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL, prezentis la historion de kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL kaj montris datumojn, kiuj pruvas, ke tiu partnereco estas fruktodona kaj ke internacia kunlaboro kontraŭ klimatŝanĝiĝo estas urĝa kaj necesa.


Sekve okazis du podiaj diskutoj kun fakuloj de Ĉinio kaj ASOAL-landoj. En la unua, inter spertaj fakuloj, biocirkla verda ekonomio estis aparte atentata. Wantana Tatan, unu el la panelistoj, klarigis, ke oni bezonas vivi en harmonio kun la naturo, kaj por tion sukcesi en socio alkutimiĝinta al troa konsumado, la nura vojo estas estigi cirklan ekonomion kaj alpreni du strategiojn: igi varojn pli longdaŭraj kaj recikli ilin post kiam ili estu forĵetitaj. Supee Teravaninthorn, speciala konsilanto de la vic-prezidanto de Azia Infrastruktura Invest-banko, klarigis, ke Tajlando alprenis biocirklan verdan ekonomion kiel strategion por disvolvado kaj stimulas negocojn rilatajn al tiu sektoro.  


Junaj talentuloj diskutas pri la defioj alfrontataj de la regiono kadre de energia sekureco, verda teknologio kaj verdaj financoj.


Nadia Sumampouw, ministro-konsilanto pri ekonomiko ĉe ambasadejo de Indonezio, kaj Michelle Tiong, sendito el la ambasadejo de Malajzio, prezentis la staton de kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL kadre de biocirkla verda ekonomio kaj sugestis manierojn disvolvi eĉ pli tiujn kunlaborojn.


En la dua podia diskuto, studentoj kaj junaj spertuloj diskutis la defiojn kadre de enegia sekureco kaj la realigo de verdaj teknologioj kaj financoj en Ĉinio kaj ASOAL. La panelistoj prezentis plurajn konsiderojn en kampoj kiel daŭripovaj financoj, karbona neŭtraleco, aplikado de novaj teknikoj kaj teknologioj en kreado de daŭripovaj produktoj kaj energia transiro. Ĉiuj panelistoj substrekis la gravecon de internacia kunlaboro por sukcese trapasi tiujn defiojn.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: CCG









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio