Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis jara konferenco de Ĉina Disvolva Forumo
2024-03-26


En la 24-a kaj la 25-a de marto en Pekino okazis la jara konferenco de la Ĉina Disvolva Forumo. La konferenco, kun la temo "daŭripova disvolvo de Ĉinio", estas organizita de la Disvolva Esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis al la malferma ceremonio de la konferenco kaj faris paroladon. Ĉirkaŭ 400 en- kaj eksterlandaj fakuloj, kleruloj, entreprenistoj, registaraj oficialuloj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj partoprenis la ceremonion.


Li Qiang diris, ke en la pasinta jaro, sub la gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ĉinio plenumis la ĉefajn taskojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj la ekonomia kreskado daŭris, plifortiĝis novaj industrioj, novaj modeloj kaj novaj movfortoj por la nacia disvolvado. Ne ŝanĝiĝis la tendenco de ekonomia kresko de Ĉinio. La ĉina registaro ĉiam estas bona partnero sur la vojo de entreprena disvolviĝo kaj kresko, kaj la registaro kaj entreprenoj certe formos grandan povon por kunlaboroj kaj kungajno.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio