Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial malatang en Tianshui furoras?
2024-03-26


Lastatempe, pik-gusta manĝaĵo malatang en Tianshui-urbo, Gansu-provinco, furoras surrete. Turistoj el la tuta lando plenigas lokajn vendejojn por gustumi malatang.



La sekreto de la loka bongusta malatang kuŝas en vermiĉeloj kaj papriko. Terpoma amelo, la krudaĵo por fari vermiĉelojn, estas produktita en Dingxi, Gansu, konata kiel "hejmloko de terpomoj en Ĉinio". Tia bonkvalita materialo igas vermiĉelojn nature laktoblankaj, glitaj kaj elastaj, sen multaj aldonaĵoj. Plie, la papriko havas fortan aromon kaj mildan akrecon.



Oni diris, ke malatang en Tianshui populariĝas ĉefe pro ĝiaj bona gusto, freŝeco kaj malalta prezo. Fakte, ankaŭ la bonkvalita servado altiras turistojn. La registaro fondis specialajn turismajn trafikliniojn. Firmaoj kaj civitanoj volonte alportas akvon, manĝaĵojn kaj mandesegnitajn vojaĝgvidilojn al vizitantoj. Multaj volontuloj pretas respondi demandojn de vizitantoj.


Malatang estas ne nur bongustaĵo, sed ankaŭ kultura heredaĵo kaj konsolo al homa koro. Ĝi alportas al homoj la guston kaj varmeton de hejmloko. Estas kredinde, ke en la estonteco, ĝi daŭre konservos sian unikan ĉarmon kaj altiros pli multajn homojn.


Redaktoro: Sheng Min








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio