Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Se ne ĉe la tablo, do en la menuo? Kiel rompi la koncepton?
2024-03-26


La 20-an de marto en Pekino okazis la Tria Internacia Forumo pri Demokratio. Pli ol 200 invititoj el diversaj landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj diskutis pri la vera signifo de demokratio kaj interŝanĝis ideojn kaj spertojn pri tio. La diro de Xi Jinping "vojoj kondukantaj al feliĉo ne estas samaj, popoloj de malsamaj landoj rajtas elekti sian propran disvolvan vojon kaj administran politikon" estis multfoje citita en la forumo. La invititoj diris, ke Ĉinio trovis vojon de demokratia disvolvo kun ĉinaj trajtoj, liverante spertojn, kiuj povas esti uzataj de evoluantaj landoj en iliaj serĉado, disvolvigo kaj realigo de demokratio. Samtempe, ankaŭ la tutmondaj iniciatoj de Ĉinio alportas saĝon al antaŭenigo de tutmonda administrado.




Hassan Ragab, direktoro de la Konfucea Instituto en Suez-kanala Universitato, diris, ke la praktikado de Ĉinio kadre de demokratia disvolviĝo rompas la nocion, ke "nur okcident-stila demokratio estas vera demokratio". En la disvolvado, Ĉinio esploris vojon, kiu kombinas demokration kaj disvolvadon. Aliaj evoluantaj landoj povas lerni el la spertoj de Ĉinio, ekvilibrigi la politikan stabilecon kaj ekonomian disvolviĝon kaj esplori disvolvan vojon taŭgan por siaj kondiĉoj.


"Multaj homoj kredas, ke la okcidenta demokratia modelo jam perdis kredindecon kaj allogon. Mi pensas, ke la radiko de la problemo estas, ke la fenomenoj ene de nia socio iom post iom eroziis la interkonsentan bazon de koncedoj por demokratio." Massimo D'Alema, eksa itala ĉefministro, emfazis, ke "en proksime interligita mondo, la transformo al multpolusa mondo estas necesa".


Pri atingo de multpolusa transformo, la solvoj de Ĉinio estis ĝenerale aprobitaj de invititoj. Essam Sharaf, eksa ĉefministro de Egiptio, kaj Kostas Gouliamos, eksa estro de la Eŭropa Universitato de Kipro, diris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo", iniciato pri tutmonda disvolvado, iniciato pri tutmonda sekureco kaj iniciato pri tutmonda civilizacio de Ĉinio liveras solvojn por internacia disvolvado.


"La koncepta bazo por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco devenas de la kerna koncepto de ĉina kulturo -- 'harmonio'." Evandro Menezes de Carvalho, profesoro de la Lernejo pri Juro de Getulio Vargas-Fondaĵo (angle Getulio Vargas Foundation School of Law) en Brazilo, proponis, ke oni devas persisti en reformado de internaciaj organizoj, alpreni plurflankismon kaj antaŭenigi la diskuton pri malsamaj demokratiaj formoj kaj spertoj. Usona ŝtatsekretario Antony Blinken iam diris: "En la internacia sistemo, se vi ne estas ĉe la tablo, do vi estas en la menuo." Sed ni scias, ke ĉiuj landoj rajtas sidiĝi ĉe la internacia tablo pri intertraktado, kaj la "menuo" provizita de la landoj de "tutmonda sudo" povas helpi nin konstrui pli ampleksan, justan kaj pacan mondon.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio