Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ok vizitindaj vilaĝoj de Chengyang, suda Ĉinio
2024-03-25


Situante en Sanjiang-a Dong-a Aǔtonoma Gubernio de Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, la ok dong-aj vilaĝoj de Chengyang konsistas el ok vilaĝoj. Tie delonge loĝas pli ol 10 mil dong-oj, kiuj tenas siajn tradiciojn ĝis nun.  



Dong-anoj havas kutimon okazigi cent-familian bankedondum vespero. Tio estas ceremonio por bonvenigi la plej honorajn gastojn. Oni publikigas informojn pri tio en rilataj grupoj de la socia aplikaĵo Wechat. Dong-aj virinoj, kiuj havas tempon, sin anoncas per mesaĝoj por partopreni la bankedon kun pretigitaj manĝaĵoj. Ili kolektiĝas antaǔ la Tambura Turo. Antaǔ la komenco de la bankedo estas dong-aj kulturaj prezentadoj.




Tiuj dong-aj virinoj okupiĝas pri te-plukado, kiam ne okazas tiaj bankedoj. Dum okazo de bankedoj, ili servas kiel kuiristinoj, kantistinoj kaj brodantinoj. Laǔ raporto, en la komencaj ok monatoj de la pasinta jaro, ĉiu el ili averaĝe enspezis pli ol 5 000 usonajn dolarojn pro la bankeda servo.


Redaktoro: Gao Shuyuan










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio