Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unua ĉina trajno funkciigata per hidrogeno estis sukcese testita
2024-03-25

La 21-an de marto la unua trajno sendepende disvolvita de Ĉinio uzanta hidrogenon kiel fuelo trapasis ĉiujn testojn je rapideco de 160 kilometroj hore. Tio estas mejloŝtono en aplikado de hidrogena energio al surrela transporto.



La trajno, disvolvita de Changchun-a Fervoja Kompanio Limigita en la urbo Changchun en la nordorienta provinco Jilin de Ĉinio, estis testita sur testotrako apartenanta al la kompanio mem, kaj estis aprobita en testoj pri rendimento de la tuta sistemo, sub ĉiuj situacioj kaj en pluraj niveloj.


Male ol ordinaraj trajnoj, funkciigataj de fosiliaj brulaĵoj aŭ elektraj kabloj, la testita trajno por enurba transporto funkcias memstare per sistemo de hidrogena energio, kiu estas potenca, stabila kaj longdaŭra. La maksimuma distanco senhalte atingota de la trajno estas 1 000 kilometroj.


Datumoj akiritaj dum la testo montras, ke la averaĝa konsumo de energio de tiu trajno estas 5kWh/km, kio estas simila al tiu de la pintnivelaj trajnoj en la mondo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio