Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina koncepto pri harmonio
2024-03-22

Harmonio estas ŝlosila vorto por kompreni ĉinan pensmanieron. De imperiestroj de antikveco al prezidanto Xi Jinping, de antikvaj ĉinaj filozofoj ĝis nuntempaj profesoroj de ĉinaj universitatoj, de urbanoj al kamparanoj, ĉiuj en Ĉinio alte taksas harmonion kaj klopodas estigi harmonian rilaton kun aliaj elementoj de la ĉiutaga vivo.



Sed harmonio estas abstrakta koncepto kaj malsamaj popoloj povas havi malsamajn komprenojn pri ĝi. En Esperantaj vortaroj, oni kutime difinas harmonion kiel akordon inter pluraj objektoj aŭ personoj. Tiu difino estas ĝenerala kaj esence spegulas la bazan koncepton de harmonio kunhavigita de la popoloj de la mondo, sed ĝi kaŝas kelkajn subtilajn trajtojn, kiuj estigas tre malsamajn interpretojn.


En la okcidenta kulturo, harmonio estas ofte rigardata, en teorio, kiel utopio pri kompleta akordo inter ĉiuj elementoj, kaj, en praktiko, kiel alĝustigo de interesoj de malsamaj agantoj kun la celo atingi interkonsenton por estigi kunlaboron. Tiu vizio pri bezono alĝustigi interesojn por estigi harmonion estas la filozofio malantaŭ la okcidenta koncepto de tutmondiĝo, kies naturo estas nuligi diferencojn por normigi kulturon laŭ logiko de merkato. Ekzemple, malsameco de manĝkutimoj inter malsamaj landoj malhelpas la populariĝon de BigMac en kelkaj landoj, sekve laŭ vidpunkto de internacia merkato, la kultura diverseco estas serioza problemo.


En Ĉinio, harmonio estas koncepto el Taoismo. En la komenco, ekzistis tiu unueco revata de Okcidento, sekve ne estis harmonio, pro manko de "ujo kaj enhavaĵo". Tiu unuo iam disiĝis inter jino kaj jango, du elementoj nature malaj, kaj el harmoniiĝo inter ili ambaŭ kreiĝis ĉio ekzistanta. Ekzemple, se vi miksas akvon kun akvo, vi kreas nenion novan, tamen, se vi miksas akvon kun tefolioj, vi havas teon.


Tiusence, dum Okcidento proponas normigan harmonion kiu celas nuligi diferencojn, Ĉinio proponas harmonion inter maloj. En nuna momento de internacia tensio, kiam politikistoj kaj diplomatoj pli emas paroli, sed malpli emas aŭskulti, kaj reakiri la profundan signifon de harmonio estas grava afero.


La koncepto pri harmonio ludas kernan rolon en ĉina pensmaniero. En diplomatio, tio implicas, ke Ĉinio estas sincera en sia promeso antaŭenigi plurflankismon kaj trakti ĉiujn landojn en egaleco anstataŭ klopodi superregi aliajn. Aliflanke, estas malfacile por Okcidento, alkutimiĝinta al alia maniero rigardi la mondon, fidi tiun promeson, ĉar estas parto de homa naturo bildigi aliulon laŭ sia propra bildo.


Ekonomio donas al ni alian ekzemplon: usonano vivanta en Ĉinio faris filmeton por laŭdi ĉinajn firmaojn pri elektraj aŭtoj. Li tamen kritikis la konkuradon inter ili, ĉar eksterlandaj firmaoj pri aŭtoj havas grandan partoprenon en la ĉina merkato, sekve ĉinaj firmaoj devus unue kunlabori por esti pli fortaj por disputi kontraŭ eksterlandaj firmaoj kaj okupi la spacon uzatan de ili, nur poste ĉinoj devus konkuri inter si.


Ĝuste tiun logikon grandaj aŭtofirmaoj de Usono kaj Eŭropo aplikis al Brazilo, kiam ekpopulariĝis la brazila marko Gurgel. La tri ĉefaj fremdaj markoj de aŭto en Brazilo komence de la 1990-aj jaroj interkonsentis por malaltigi prezojn kaj havi malprofiton por kaŭzi la bankroton de Gurgel, kiu estis finance malpli forta. Lastatempe la populariĝo de elektraj aŭtoj tra la mondo alportis al la kapoj de brazilanoj la memoron, ke Gurgel antaŭ pluraj jardekoj disvolvis elektran aŭton kaj lanĉis ĝin en la brazila merkato, sed post ĝia bankroto neniu firmao antaŭenigis tiun ideon ĝis la fondiĝo de Tesla.


Ĉinaj entreprenistoj komprenas, ke konkurado estas motoro de novigo: anstataŭ kune agadi kontraŭ konkuranto, kiu havas ian avantaĝon, ili klopodos lerni de tiu konkuranto kaj pli investi en novigo por akiri novan avantaĝon. Jen kiel Ĉinio sukcesis en kelkaj jardekoj evolui de lando provizanta malaltkostan laborforton al fremdaj firmaoj al lando kun pintnivelaj entreprenoj konkurencivaj eksterlande. 


Sana konkurado inter malsamaj landoj, ĉiu kun siaj propraj avantaĝoj, estas granda movforto por novigo, ĉar el tiu disputo inter malsamuloj kreiĝas harmonio. Nur post kompreni tiun koncepton mi sukcesis kompreni la signifon de pluraj deklaroj de ĉinaj aŭtoritatoj pri tio, ke alpreno de protektismo fare de iu lando alportos nur malprofiton al ĝi.


Ĉinoj estas saĝaj!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio