Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio aldonas optimismon al tutmonda arbarigado
2024-03-19

Ĝuste kiel skribite en la tria numero de UNESKO-Kuriero en 2023, arbaroj estas forcejoj de vivdiverseco, enhavante pli ol 70 procentojn de ĉiuj bestoj, sed ĉiutage proksimume 10 milionoj da hektaroj de arbaroj malaperas tutmonde, laŭ la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)*. Vizaĝante al tiom pesimisma situacio, informo el Ĉinio iom ĝojigas.


La 3-a numero de UNESKO-Kuriero en 2023


Kion Ĉinio faris kaj faros por plimultigi arbarojn?


Laŭ la lastaj donitaĵoj de la Ĉina Nacia Forsta kaj Herbeja Administracio, en 2023 la lando plenumis la taskojn de arbarigado, herboplantado kaj plibonigo de 8.33 milionoj da hektaroj, kaj en 2024 la terareo de 6.67 milionoj da hektaroj estos pliverdigita, inkluzive de arbarigo de 3.6 milionoj da hektaroj. Ĝis la 13-a de marto, malpli ol 467 mil hektaroj estis finplenumitaj.


De 8% al 24%


Arbaroj provizas manĝaĵon kaj ŝirmejon al homoj kaj reguligas la klimaton. Sed arbaroj malaperas, kaj homoj ofte forhakas arbojn por akiri lignon, disvolvi agrikulturon kaj minejojn. Dum la pasintaj 10 000 jaroj, la arbarkovro de la mondo malpliiĝis je triono, sed la plejmulto de la detruado okazis en la lasta jarcento. Tiu ĉi informo ankaŭ kongruas kun statistikoj pri senarbarigo kaj arbarigado de Ĉinio.


La supre menciita administracio jam publikigis, ke kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita, nur 8.6% de la landa teritorio estis kovrita de arbaroj, kun arbara terareo de 80 milionoj da hektaroj. Dank' al kelkdekjara klopodado de la registaro kaj la popolo, en 2022 la arbarkovra procento atingis 24.02%, kun arbarareo de 231 milionoj da hektaroj. Inter 2010 kaj 2020, Ĉinio kontribuis per pli ol duono de la novarbarareo de la mondo, kaj ĝia areo de plantitaj arbaroj de multaj jaroj restas la unua en la mondo.


Kiel ni rigardu la arbarigadon de Ĉinio?


Eble, vi volas diri, ke plivastiĝo de homforta plantado aperigos arbarojn de unuspecaj arboj, kiuj havas tre malriĉajn vivoformojn kompare kun naturaj arbaroj. Sed, ne forgesu, tiam en Ĉinio longdaŭra militado kaj mizera vivnivelo de la ĉina popolo jam kaŭzis la malaperadon de arbaroj, menciinde, ĝuste la stariĝo de nova Ĉinio donis ŝancon al homoj "restaŭri" la arbarojn per plantado. Kaj la homforta arbarigado estas evidente efika:


Unue, okulfrape la medio ĉe plantitaj arbaroj pliboniĝis. Ni prenu Saihanba-arbarkulturejon kiel ekzemplo, ĝi troviĝas en norda parto de Ĉinio. De 1962 ĝis 1982, tie laborantoj kultivis sur malfekunda tero arbaron kun totala areo de 64 000 hektaroj. En 2017, la media programo de UN donis la premion "Ĉampiono de la terglobo" de UN al la laborantoj de Saihanba-arbarkulturejo. De preskaŭ dezerta loko al vaste konata turismejo, la forstaj laboroj aperigis brilan rezulton atestatan de homa vizitado, kaj tiel alkondukas kreskadon de loka ekonomio kaj enspezojn de lokanoj.


Afiŝo en Kuriero pri Saihanba-arbarkulturejo (desegnita de Teng Yanyan)


Due, kvankam la plantita arbaro neniam povas plenumi la rolon de natura arbaro, tamen ĝia ekzisto mem ja estas granda helpo al daŭrigo de natura arbaro. Laŭ esploroj de la Ĉina Akademio de Forstado, kiam homplantitaj arbaroj estas establitaj sur lokoj kun malgranda biodiverseco, tiaj arbaroj ofte funkcias kiel rifuĝejo aŭ alternativa vivejo por indiĝenaj kreskaĵoj kaj bestoj, precipe la endanĝerigitaj specioj. Tiaj arbaroj povas efike "establi aŭ akceli" novan mikro-medion kaj krei bonajn kondiĉojn por la eniro kaj setlado de indiĝenaj specioj. Por tion realigi, Ĉinio plantas arbarojn kun miksitaj arbospecoj, kiuj laŭeble imitas la "strukturon" de lokaj naturaj arbaroj.


Trie, oni povas diri, ke per si mem la homplantitaj arboj "savas la vivon" de la naturaj. Oni forhakas arbojn ĉefe por akiri lignon, do ni plantu rapidkreskajn arbojn por ilin forhaki sen tuŝi la naturajn arbojn. Kiel montris la supre menciita Kuriero, kiu temas pri arbaro: "la plej bona maniero estas ebligi al arbaroj spacon por nature kreskadi kaj sin regeneri, sed tio estas malrapida procezo". Plantitaj arbaroj helpas nin plivastigi kaj protekti naturajn arbarojn, kaj samtempe donas al ni la fruktojn de ekonomia disvolvado kaj mediprotektado dank' al homforta arbarigado.


------

*Ĉiuj informoj estas prenitaj el la 3a numero de UNESKO-Kuriero en 2023, la retejo de la Nacia Forsta kaj Herbeja Administracio de Ĉinio kaj la retejo de Ĉina Akademio de Forstado.


Redaktoro: Xie Ruifeng


ABONU la presitan version de Unesko-Kuriero, unu el la plej bona legaĵo por esperantistoj!

Por 1 jaro (4 numeroj) 27.2€, afranko 47.8€, sume: 75€

Pagu laŭ jena maniero:

Bonvolu ĝiri al jena konto:

Nomo: PEOPLES CHINA MAGZIE

Banko: INDUSTRIAL AND COMMERCIAL BANK OF CHINA, BEIJING MUNICI-PAL BRANCH, BEITING,PRC

Adreso: 15 SanliheRoad, Haidian District Beijing 100037, China

IBAN: 0200001409089005437

Adreso de banko: No.136, Xiwai Street, Xicheng District, Beijing, China

Post ĝirado, bv. informi vian adreson al la retpoŝto redaktoro_de_chel@163.com









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio