Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉefministro de Dominiko: Dominiko kaj Ĉinio estas veraj amikoj kunhavantaj samajn celojn kaj respektas unu la alian
2024-03-19


La 13-an de marto dominika ĉefministro Roosevelt Skerrit ĉeestis la festokunvenon en la ĉina ambasadorejo en Dominiko por festi la 20-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Dominiko. En la kunveno, Skerrit diris, ke Dominiko kaj Ĉinio estas veraj amikoj kunhavantaj samajn celojn kaj respektas unu la alian. Dominiko ĉiam tenas la principon de unu Ĉinio, subtenas la pacan reunuiĝon de Ĉinio kaj kontraŭas ĉian konduton, kiu kritikaĉas la klopodojn de Ĉinio por tutmonda disvolvado, paco kaj sekureco.


Skerrit diris, ke ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj, Dominiko kaj Ĉinio multe kunlaboris en diversaj kampoj kiel infrastrukturo, medicino, agrikulturo kaj edukado, kaj atingis fruktodonajn rezultojn. Kun la subteno kaj helpo de Ĉinio, ekonomio kaj socio de Dominiko disvolviĝis kaj homoj profitis de kunlaboraj projektoj. Dominiko volas kunlabori kun Ĉinio por antaŭenigi la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco, efektivigi la tutmondan disvolvan iniciaton, tutmondan sekurecan iniciaton kaj tutmondan civilizacian iniciaton, kaj pliigi kunlaborojn en diversaj kampoj sub la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiuj profundigas la duflankajn rilatojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio