Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi subpremadon al TikTok
2024-03-15


La 14-an de marto Ĉinio alvokis Usonon ĉesigi la maljustan subpremadon al kompanioj de aliaj landoj, post usona leĝpropono celanta la aplikaĵon TikTok.


He Yadong, proparolanto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, diris, ke la usona flanko devas respekti la merkatan ekonomion kaj la principon de justa konkurenco, kaj disponigi malferman, justan kaj nediskriminacian medion por entreprenoj el ĉiuj landoj. Koncernaj flankoj devas observi ĉinajn leĝojn kaj regularojn, kaj Ĉinio alprenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio